Serhij Mikolajoviĉ ŜKARLET (ukraineСергій Миколайович Шкарлет; 19 de oktobro1972, Kokando, Uzbeka SSR, Sovetunio) estas ukraina politikisto kaj ekonomiisto, ministro de Edukado kaj Scienco de Ukrainio ekde decembro 2020. Li okupis la postenojn de rektoro de Ĉernihiva Politeĥnika Nacia Universitato (2010-2020), vicministro pri edukado kaj scienco de Ukrainio por eŭropa integriĝo, kaj provizora portempa ministro pri edukado kaj scienco de Ukrainio (junio-decembro 2020). En junio 2020, li estis akuzita je plagiato de sia scienca laboro.[1] La 4-an de februaro 2022, proksime de la konstruaĵo de la Kabineto de Ministroj de Ukrainio en Kijivo, studentoj de la Kijiva-Mohila Akademio protestis, postulante la eksiĝon de Serhij Ŝkarlet.[2]