Serial ATA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serial ATA Working Group)
Serial ATA
normo pri aparatara interfaco • drive interface vd
Dum 2000 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Parallel ATA
TTT Oficiala retejo
vdr
Ŝildo de SATA

Serial ATA estas familio de interfacoj prilaborataj kaj normigataj far Serial ATA Working Group. La seria interfaco uzatas por komuti diskan sistemon de komputilo al ĉefĉiparo. Serial ATA estas sekva generacio de diskaj interfacoj post ATA. La interfaco komutas diskon laŭ punkto-punkto per maldika kablo longa ĝis 1 m. La kablo permesas munti-malmunti diskon en varma reĝimo kaj uzas ŝtopilon kongruan al Serial Attached SCSI. Kaj ĝenerale Serial ATA estas kongrua al Serial Attached SCSI.

Serial ATA Working Group[redakti | redakti fonton]

Serial ATA Working Group estas internacia asocio prilaboranta kaj normiganta la diskan interfacon Serial ATA. Serial ATA Working Group konsistas el du subgrupoj: Serial ATA 1.0 Working Group kaj Serial ATA II Working Group. La unua grupo estis fondita en februaro de la jaro 2000. La grupo konsistas el 135 firmaoj inter kiuj estas Dell, Intel, Maxtor, Seagate, Vitesse. La laborgrupo Serial ATA II Working Group estis fondita en februaro de 2002 jaro.

SATA[redakti | redakti fonton]

  • Trafikpovo: 150 MB ds;

SATA-II[redakti | redakti fonton]

  • Trafikpovo: 300 MB ds;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]