Sicilia ĉaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sicilia ĉaro eluzita.

La sicilia ĉaro (itale: carretto siciliano, sicilie: carrettu sicilianu) estas ĉevalĉaro uzata por la trnasportado de varoj kiu uziĝis ekde la 19-a jarcento ĝis la dua duono de la 20-a jarcento en Sicilio. Ĝi iĝis malaktuala pro la kreskanta uzado de motormaŝinoj por la kamparaj laboradoj. Konstruita kun malsamaj kvalitoj de ligno, ofte ornamitaj per bukolaj ĉizadoj kaj krudaj bildaj ornamaĵoj, nuntempe ĝi fariĝis objekto de metiista manfaritaĵo, kaj ankaŭ unu el la simboloj de la populara ikonografio de Sicilio.

La malnovaj grekoj enkondukis la ĉarojn en la insulon. Ĉaroj atingis la pinton de populareco en la 1920-aj jaroj, kiam multaj miloj estis sur la insulo. Miniaturaj ĉaroj, aŭ Carrettini Siciliani, ofte vendiĝas en Sicilio (aŭ en italaj butikoj kaj restoracioj en aliaj landoj) kiel memoraĵoj. La Muzeo de la Sicilia Ĉaro, en Terrasini, en la provinco Palermo, estas muzeo dediĉita al la ĉaroj.

George Petralia, ligno-skulptisto, asertas, ke ĉevaloj plejparte estis uzataj en la urbo kaj ĉirkaŭaj ebenaĵoj, dum azenojmuloj estis pli ofte uzataj en malglata tereno por transporti pezajn ŝarĝojn. La ĉaro havas du radojn kaj estas ĉefe farita mane el ligno kun feraj metalaj komponantoj. Ĉaroj nomataj "Carretto da Lavoro" estas uzataj por transporti diversajn malpezajn ŝarĝojn, kiel produktojn, lignaĵojn, vinojn kaj homojn, kaj "Carretto da Gara" estas ĉaroj por festaj okazoj kiel geedziĝoj kaj parado. Ili estas kiel la "taksio" aŭ "kamiono" de la nuntempo.

En nuntempa Sicilio, la tradicio daŭras sed per malgrandaj veturiloj kun tri radoj (nomitaj Simio), kiuj povas esti trovitaj pentritaj kaj ornamitaj laŭ la tradicia maniero kaj ĉefe celas allogi turistojn.