Siikalatva
Aspekto

| Siikalatva | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 4 931 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 64° 16′ N, 25° 52′ O (mapo)64.26666666666725.866666666667Koordinatoj: 64° 16′ N, 25° 52′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 2173,26 km² ( 217 326 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Siikalatva estas komunumo en la provinco Norda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. La nuna komunumo estas fondita nur en tiu jaro, do en 2009, kiam la antaŭaj komunumoj Kestilä, Piippola, Pulkkila kaj Rantsila unuiĝis. La 31-an de decembro 2022 Siikalatva havis 5 029 loĝantojn. La areo de Siikalatva estas 2 229,22 km², el kio 2 172,60 km² estas tero kaj 56,62 km² akvo. La kvar birdoj en blazono de la komunumo simboligas la kvar eksajn komunumojn.
Piippola estas konata ankaŭ pri la bientema infankanto Piippolan vaari (avo de Piippola), kiu rakontas, kiujn bestojn tiu avo flegis. Ĝiaj antaŭbildoj estas la infankantoj Onkel Jörg hat einen Bauernhof kaj Old MacDonald Had a Farm.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (finne kaj angle)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Baraĵlago de Uljua
- Pentti Haanpää (1905-1955), finna novelisto kiu naskiĝis en la komunuma vilaĝo Pulkkila
- Yrjö Karilas, vere multflanke talenta verkisto de nefikcio, faranto de kristana junulara laboro kaj instruisto, loĝis en Piippola en 1896–1903.
-
la kirko de Kestilä
-
la kirko de Piippola
-
la kirko de Pulkkila
-
la kirko de Rantsila




