Silvolde
Silvolde estas vilaĝo en la orientnederlanda provinco Gelderlando, en la regiono Achterhoek. Silvolde estas parto de la municipo Oude IJsselstreek kaj najbaras rekte al la urbeto Terborg. Dum karnavalo la vilaĝo nomiĝas Zillewold. Ĝi havas proks. 5.800 enloĝantojn. Ekzistas kaj katolika kaj protestanta preĝejoj, sed ĝenerale la loko estas katolika.
Historio[redakti | redakti fonton]
Pere de Philis de Heinsberg ekde 1188 Silvolde apartenis al la arkiepiskopejo Kolonjo. Tiam en Silvolde ankoraŭ ne estis preĝejo. Malnova ŝtona domo estis tiam farita preĝejo. En la 12a kaj 13a jarcentoj Silvolde kreskis kaj ekde 1247 ĝi ne plu apartenis al Kolonjo.
Nomo[redakti | redakti fonton]
La nomo Silvolde estis registrita unuafoje en 1188 kaj venas eble de la ĝermanaj vortoj suli (unuĉambra domo) kaj wold, grundo sur kiu certaj plantoj, t.e. arbustoj, kreskas. Laŭ alternativa klarigo ĝi venas de Isala (Ijssel, rivero) kaj wold (arbaro).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Novaĵoj pri la vilaĝo (en la nederlanda) Arkivigite je 2007-10-15 per la retarkivo Wayback Machine