Simbirska ĉuvaŝa lernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbirska ĉuvaŝa lernejo
lernejo • konstruaĵa komplekso
Informoj
fondodato 1868
Situo
lando Rusio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr

Simbirska ĉuvaŝa lernejo (Ĉuvaŝa instruista lernejo) estis fondita en Simbirsk en 1868 fare de ĉuvaŝa pedagogo kaj klerigisto Ivan Jakovlev.

Komence ĝi estis privata lernejo de la gimnaziano Ivan Jakovlev, sed helpe kaj aŭspicie de Ilja Uljanov en 1871 la lernejo estis agnoskita fare de la Ministerio de la popola klerigo kiel ŝtata lernejo kaj ekde 1877 la Ministerio oficiale permesas prepari instruistojn por la lernejoj de la Kazana lernejara distrikto. En 1890 la lerneja ensemblo havis aron da ejoj: instruista lernejo, vira kaj virina bazlernejoj, virina pedagogia kursejo. Ĉe la lernejo funkciis 4 korusoj kaj 3 orkestroj. En 1893 ĉe la lernejo estis organizita terkultura bieno, kiu enhavis 300 hektarojn. Laŭ la aserto de la ministro de la popola edukado N. Bobrovnikov en la cara Rusio estis neniu alia pedagogia institucio kun tiom riĉa terkultura bieno kaj lerno-metiejoj, kiujn havis Simbirska ĉuvaŝa lernejo.

Ĝis 1917 la unua ĉuvaŝa popola lernejo preparis pli ol mil studintojn. La lernejo ekzistis ĝis 1956. La simbirska ĉuvaŝa lernejo, laŭ la vortoj de la popola komisaro Anatolo Lunaĉarskij, fariĝis "fonto de renaskiĝo de la tuta ĉuvaŝa kulturo". Ĝuste en la lernejo Ivan Jakovlev ellaboris ĉuvaŝan alfabeton, estis efektivifgita la unua traduko de Evangelio en la ĉuvaŝan lingvon.

En 1991 estis malfermita muzeo, en kiu estis remodeligita meblaro de la loĝejo de la familio de Ivan Jakovlev kaj ankaŭ klasĉambro de la virina lernejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.