Simeono de Durham

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simeono de Durham (m. post 1129) estis angla historiisto.

Li estis monaĥo de la priorejo de Durham, Anglio, kie li iĝis kantoro. En kelkaj libroj ĉe Durham estas ekzemploj de lia manskribado.

Liaj ĉefaj verkoj estas:

  • Libellus de Exordio atque Procursu istius, hoc est Dunelmensis, Ecclesie (La malgranda libro pri la deveno kaj evoluo de ĉi tiu preĝejo, tio estas, Durham)
  • Historia regum (Historio de la reĝoj), kroniko de la historio de Anglio, kaj aparte tio de Northumbria, ekde la morto de Bede al 1229
  • Biografietojn de ĉefepiskopoj de Jorko