Sinagogo de Vacha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schul-strato en Vacha: maldekstre troviĝis la sinagogo, dekstre staras la Vitus-bazlernejo kun kela mikveo

La Sinagogo de Vacha (germane: Synagoge Vacha) troviĝis en Vacha, Germanujo.

Komunumo juda[redakti | redakti fonton]

Juda komunumo (kehilla) jam pro la jaro 1323 atesteblas. Ĝi ekzistis ĝis 1349. Verŝajne jam tiam oni havis kaj sinagogon kaj mikveon. Ĉirkaŭ la jaro 1630 vivis dek judaj familioj enurbe, en 1652 ankoraŭ unusola. En 1777 iĝis vera, organizita komunumo fidelulara kiu daŭris ĝis 1938. En la 21.8.1903 la lastaj anoj de la malfondita komunumo kulta de Völkershausen aliĝis al la vacha-a fratio.

Sinagogo[redakti | redakti fonton]

Sinagogo starigitis eble en 1786 kune kun la juda lernejo ĉe la strato Schulstraße 22-24. Ĝi pligrandiĝis post kresko fidelulara. La interno forigitis en la 10.10.1938 kaj la ejo venditis al la municipo. En junio 1948 redonitis la tuto al la juda landa komunumo de Turingio. Ties manaĝeroj vendis la posedaĵon en la 1954-a jaro al privatulo; ĝi malkonstruitis kaj parte la grundo servis kiel placo por novaj surkonstruadoj.

Memoroj[redakti | redakti fonton]

Dum restaŭradlaboroj en 1998 malkonvritis en kontraŭa ejo ŝajne private uzita, rita banejo. Oni do muntis tie (ĉe la nuna Vitus-lernejo) memorigtabulo kiu rakontas kaj pri la sinagogo kaj pri la mikveo. Sur la parte konserviĝinta juda tombejo senvualigis en la 17.11.1998 memorsthono. En novembro 2013 la urba konsilantaro de Vacha jesis la meton de stumbligaj ŝtonetoj por forpelitaj/murditaj judaj samurbanoj.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

50.827527610.0224369