Sinkronigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sinkronigo estas laŭ PIV la faro, ke du horloĝoj montru la saman, unuforman tempon aŭ ke du teknikaj movoj okazu en unu sama tempo. Sinkronigilo estas aparato, certiganta la sinkronecon de filmo. Sinkronoskopo estas instrumento por montri, ĉu du maŝinoj aŭ funkciantaj partoj agas sinkrone.

Sinkronvoĉo

Sinkronvoĉo aŭ aktorovoĉo estas tiu aktora voĉo, kiun pruntas iu aktoro por anstataŭigi voĉojn de alilingvaj filmoj, dramoj animacioj k.c. Oni donas ankaŭ voĉojn por bildaj, reklamaj figuroj, bestoj.

Dum la sinkronigado oni devas atenti pri la lipomovoj, vortolongoj kaj similaj.

La sinkronigado bezonas studiojn, kiuj ofte troviĝas en la ĉefurboj. En kelkaj aziaj landoj, oni ofte uzas sinkronigantojn por angligi la filmoj kaj tiel helpi la surmarketigon.

Roluloj

Dum la sinkronigado, la sinkronigita voĉo kaj la aktoro estas forte kunligita, kiu gravas ĉefe ĉe filmserioj. En Usono filmoproduktado, oni donas unu specialan sinkronigan voĉoaktoron por unu aktoro.

En Japanio, ankaŭ animeaj voĉoaktoroj okupiĝas por sinkronvoĉado de firmoj, ĉar nombro de animeaj voĉoaktoroj estas multa. Tamen, film-produktantoj preferas aktoron al animean voĉoaktoron ĉar karakteriza voĉado de animea voĉoaktoro ne konvenas al filmoj. Male, anime-produktantoj preferas voĉoaktoron al aktoron.

Ankaŭ vidu

Eksteraj ligiloj

greke http://www.dubdb.de greke http://www.imdb.de greke http://www.sprecherarchiv.de greke http://www.synchrondatenbank.de