Sintezita kaŭĉuko
Aspekto
(Alidirektita el Sinteza kaŭĉuko)






Sintezita kaŭĉuko (el iu indiana lingvo: cao = arbo kaj ochu = larmo) estas elasta polimero el kiu oni faras gumon. La bazo estas petrokemiaj krudmaterialoj. La plej grava sintezita kaŭĉuko estas stirol-butadien-kaŭĉuko.
Krom sintezita kaŭĉuko ekzistas ankaŭ naturkaŭĉuko, precipe surbaze de la laktosuko (latekso) de la kaŭĉukarbo (Hevea brasiliensis).