Skadara lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kreskkovrita Skadara lago el flanko de Montenegro.

Skadara lago (serbe Скадарско језеро, albane Liqeni i Shkodres) estas karsta lago sur limoj de Montenegro (⅔ da areo) kaj Albanio (⅓ da areo - 148 km²). Tio estas la plej granda lago sur Balkano. Ties areo moviĝas de 356 ĝis 376 km² laŭ tio, kiel en sezonoj ŝanĝiĝas alteco de nivelo. Ĝi atingas profundecon 44 m. La orienta kaj norda bordoj estas malaltaj, dum la okcidenta kaj sudokcidenta estas montoriĉaj.

Ĝia fundo estas pli malsupra ol la marnivelo je ĉirkaŭ 38 metroj.

Ĝiaj koordinatoj estas 42° 15′ N 19° 15′ O / 42.250 °N, 19.250 °O / 42.250; 19.250 (mapo)Koordinatoj: 42° 15′ N 19° 15′ O / 42.250 °N, 19.250 °O / 42.250; 19.250 (mapo).

En la lagon fluas rivero Morača kaj forfluas rivero Buna en Adriatikon. Proksime de sudorienta bordo situas albana urbo Skadar.

En Montenegro la lago kaj ĉirkaŭaĵo estas ekde la jaro 1983 nacia parko. Temas pri unu el la plej grandaj birdaj rezervejoj en Eŭropo kun pli ol 270 specioj.