Buna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buna
domareto
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 8° 40′ S, 148° 24′ O (mapo)-8.66666667148.4Koordinatoj: 8° 40′ S, 148° 24′ O (mapo) [+]
Buna (Papuo-Nov-Gvineo)
Buna (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Buna
Buna
Situo de Buna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buna, Papua New Guinea [+]
vdr
Loko de la provinco Oro en Papuo-Nov-Gvineo, kie estas Buna.

Buna estas vilaĝo en Provinco Oro, Papuo-Nov-Gvineo. Ĝi estis la loko parte de la Batalo de Buna-Gona dum la Dua Mondmilito, kiam ĝi konstituis nur areton de kelkaj kabanoj de indiĝenoj kaj kelkajn domojn kun aerodromo. Buna estis la vojkapo por la Kokoda Vojo kiu direktis al Kokoda (prie vidu artikolon Kampanjo de la Kokoda Vojo).

Dum la Dua Mondmilito, trupoj de la Japana Imperio invadis la areon en 21a–22a de Julio 1942 kaj establis bazon. Ses monatojn poste,[1] Buna estis rekaptita de la armeoj de Aŭstralio kaj de Usono dum la Batalo de Buna-Gona la 2an de Januaro 1943[2] dum la Kampanjo de Nov-Gvineo en sudokcidento de la Pacifika Fronto. La Kvina Aerforto establis aerbazojn tie dum la aliancana kontraŭ-ofensivo kontraŭ Japanio aliris la vojon kaj pluigis la operacojn por izoligi la ĉefajn japanajn bazojn en Rabaul kaj atakis Lae irante okcidenten.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. William Manchester, "American Caesar", 1978, Little Brown Company, 793 paĝojn, ISBN 0-316-54498-1
  2. Buna Pacific Wrecks Alirita la 7an de Decembro, 2018