Skalo de ILR

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La skalo de l’ Interagenteja lingvodiskuta rondtablo (angle, Interagency Language Roundtable, ILR) estas priskriba aro de lertecoj por lingve komuniki. Temis pri la ŝtuparo de norma taksado por mezuri la lingvajn kompetentecojn en la landa registaro de Usono. Tiu ŝtuparo estis disvolvita komence per la tiel konata Interagency Language Roundtable kun la kontribuo de la usona instituto pri eksteraj aferoj (angle, Foreign Service Institute), la antaŭulo de la Nacia trejnejo pri eksteraj aferoj (angle, Foreign Affairs Training Center, NFATC). Tiu ŝtuparo taksas la lingvajn kompetentecojn de uloj, kiu atingis aktivajn nivelojn de la nula ĝis la kvina. La niveloj 0+, 1+, 2+, 3+, aŭ 4+ estas uzitaj kiam ies kompetentecoj signife superas tiujn de la nivelo donata, sed estas nesufiĉaj por atingi la superan nivelon. Tio signifas, ke estas sume 11 niveloj. Tiuj niveloj povas esti individue atribuitaj por malsamaj  kompetentecoj, ekzemple la lego, la buŝa esprimo, la buŝa kompreno, la skriba esprimo, la traduko el skriba fonto, la traduko el sona fonto, la interpreto aŭ la interkultura komuniko. Iuj de tiuj kompetentecoj povas esti indikitaj de mallongigoj, ekzemple "S-1" por buŝa esprimo de nivelo 1.

ILR-nivelo 0 – Neniu kompetenteco[redakti | redakti fonton]

La plej malalta nivelo de tiu ŝtuparo, respondante al neniu kompetenteco, estas la nula nivelo.

ILR-nivelo 1 – Baza kompetenteco[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]