Saltu al enhavo

Skarlata lorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skarlata lorio
Ĉe Taronga Zoo, Sidnejo, Aŭstralio
Ĉe Taronga Zoo, Sidnejo, Aŭstralio
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Loriinae, Lorienoj
Genro: Eos
Wagler, 1832
Specio: Skarlata lorio, E. bornea
(Linnaeus, 1758)
Eos bornea
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Eos goodfellowi Ogilvie-Grant, 1907
  • Psittacus borneus Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skarlata lorio, ankaŭ konata kiel Ruĝa lorioBornea lorio (Eos borneaEos rubra)[1] estas specio de papago el familio Psittaculidae kaj subfamilio Loriinae. Ĝi estas endemia de la Molukoj kaj ĉirkaŭaj insuloj de Indonezio. Ties natura habitato estas tropikaj humidaj arbaroj de altaj teroj kaj manglejoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

En 1751 la angla natursciencisto George Edwards inkludis bildon kaj priskribon de la Skarlata lorio en la kvara volumo de sia A Natural History of Uncommon Birds. Li uzis la anglalingvan nomon "The long-tailed scarlet lory". Edwards bazis sian mankolorigitan skizon sur remburita specimeno, kiun li estis aĉetinta en ludilvendejo en Londono. Li estis necerta pri ĝia deveno. Edward donis sian specimenon al kolektisto Hans Sloane kaj poste vizitantor ĉe Sloane sugestis, ke la birdo eble devenis el Borneo.[1] Kiam en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por la 10a eldono, li metis la ruĝan lorion kun aliaj papagoj en la genron Psittacus. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la duvortan nomon Psittacus borneus kaj citis la verkon de Edwards.[2]

La ruĝa lorio estas nun unu el la ses specioj metitaj en la genron Eos, kiun enkondukis la germana natursciencisto Johann Georg Wagler en 1832.[3][4] La genronomo devenas el la greka eōs kun la signifo "tagiĝo". La specia epiteto borneus, bornea estas toponimo el Borneo. Tio estas eraro, ĉar la specio ne vivas en la insulo.[5]

Ekzistas iom da necerteco pri tio, ĉu la telero de Edwards efektive prezentas ruĝan lorion, kaj la dunomo Eos rubra (Gmelin, 1788) foje estis uzata por ĉi tiu specio.[4][6]

La vorto "lory" (lorio) devenas de la malaja vorto lūri, nomo uzata por kelkaj specioj de brilkoloraj papagoj.[7] La nomon uzis la nederlanda verkisto Johan Nieuhof en 1682 en libro priskribanta liajn vojaĝojn en la Orientaj Hindioj.[8] La literumon "laurey" uzis la angla natursciencisto Eleazar Albin en 1731 por specio de papago el Brazilo,[9] kaj poste en 1751 Edwards uzis la literumon "lory" por kvin specioj de papagoj el la Orientaj Hindioj. Edwards atribuis la nomon al Nieuhof.[10]

Oni agnoskis du subspeciojn:[4]

Tipa bildo de Eos bornea

La ruĝa papago estas ĉirkaŭ 31 cm longa. Ili pezas 30-300 gramojn.[11] Ĝi estas plejparte ruĝa kaj la tuta plumaro de la supra korpo estas ruĝa. Estas ruĝaj, bluaj kaj nigraj areoj sur la dorso kaj flugiloj, kaj la vosto estas ruĝbruna kun bluaj subvostaj kovriloj. La beko estas oranĝkolora kaj la kruroj estas grizaj. La irisoj estas ruĝaj krom ĉe E. b. bernsteini, kiu havas brunajn irisojn. Ne estas nuda haŭto ĉe la bazo de la malsupra mandiblo. La masklo kaj ino havas identan eksteran aspekton. Junuloj estas pli senbrilaj kaj havas brunajn irisojn kaj brunetan bekon.[12] Iliaj bekoj estas pli mallarĝaj kaj malpli fortaj ol aliaj specoj de papagoj kaj iliaj maĉstomakoj estas ĝenerale maldikmuraj kaj malfortaj. Difina karakterizaĵo de tiu lorio estas iliaj brosaj langoj kun papiloj ĉe la pintoj por helpi ilin nutri sin per poleno kaj nektaro.[13]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Lorioj vivas en Indonezio, Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj Pacifiko.[13] La ruĝa lorio estas endemio de la Molukoj kaj apudaj insuloj en Indonezio. Iliaj naturaj habitatoj estas tropikaj malsekaj arbaroj kaj manglejoj. La specio estas ankaŭ enkondukita en Tajvanon.

En naturo, lorioj manĝas nektaron, polenon, fruktojn, kaj foje insektojn. Kiel dorlotbestoj, ili devus esti nutrataj per bone formulita dieto. Pli malgrandaj lorioj devus esti nutrataj per freŝa nektaro (komerca aŭ memfarita) ĉiutage. Pli grandaj birdoj povas esti nutrataj per granuloj de birdonutraĵa firmao, aŭ fruktoj kaj legomoj kiel pomoj, granatoj, papajo, vinberoj, kantalupo, ananaso, figoj, kivio, kaj maizo. Lorioj povas ricevi regalojn por rekompenci pozitivan konduton. Freŝa, pura akvo devus esti provizita ĉiutage.[11][14]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Edwards, George. (1751) A Natural History of Uncommon Birds Part 4. Printed for the author at the College of Physicians.
  2. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Laurentii Salvii.
  3. (1832) “Monographia Psittacorum”, Abhandlungen der mathematisch-physikalischen Classe, Königlich-Bayerische Akademie der Wissenschaften 1, p. 463–750 [494]. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (Julio 2021). Alirita 1a de Novembro 2021 .
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 147 kaj 75. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. (1998) “What is Psittacus borneus Linnaeus?”, Forktail 13, p. 124–125. 
  7. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  8. Nieuhof, Johan. Zee en lant-reize, door verscheide gewesten van Oostindien : behelzende veele zeltzaame en wonderlijke voorvallen en geschiedenissen. Beneffens een beschrijving van lantschappen, steden, dieren, gewassen, draghten, zeden en godsdienst der inwoonders en inzonderheit een wijtloopig verhael der stad Batavia (Dutch). Amsterdam: Jacob van Meurs.
  9. Albin, Eleazar. (1731) A Natural History of Birds : Illustrated with a Hundred and One Copper Plates, Curiously Engraven from the Life 1. London: Printed for the author and sold by William Innys.
  10. Edwards, George. (1751) A Natural History of Uncommon Birds Part 4. Printed for the author at the College of Physicians, p. 170–174.
  11. 11,0 11,1 Red Lory. Pretty Bird International Inc.. Arkivita el la originalo je 6a de Marto, 2013. Alirita 11a de Decembro, 2012 .
  12. Forshaw (2006). plato 9.
  13. 13,0 13,1 Parrots, lories and cocatoos. (2003). En C. Perrins (Ed.), The new encyclopedia of birds (1 rev. eld.). Oxford University Press.
  14. Foster, & Smith. (n.d.). Red Lory. Alirita la 11an de Decembro, 2012, el la retejo Pet Education: article.cfm?c=15+1840&aid=2306

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Collar, N.J.. (1997) “Family Psittarcidae (Parrots)”, Handbook of the Birds of the World 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 280–479. ISBN 978-84-87334-22-1.
  • Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]