Skikda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skikda (arabe  سكيكدة ) estas urbo en nordorienta Alĝerio kaj haveno (la tria plej granda en la lando), en la golfo de Stora. Antikva Sinus Numidicus, ĝia nomo estis Philippeville ĝis la fino de la Alĝeria Milito de Sendependiĝo en 1962. Ĝi estas la ĉefurbo de samnomaj provinco kaj distrikto.

La urbo havis loĝantaron je 152 355 homoj en 1998. Gaso, nafto-rafinado kaj petrokemia industrio disvolviĝis en la 1970-aj jaroj. La urbestrejo kaj la fervoja stacidomo estis desegnitaj de Le Corbusier.