Skota Nacia Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Skota Nacia Partio (angle Scottish National Party aŭ gaele Pàrtaidh Nàiseanta na h-Alba aŭ skote Scottis Naitional Pairtie)estas separatisma politika partio en Skotlando, fondita en 1934 per kunfando de sesjare funkcianta Nacia Partio de Skotlando kaj dujare funkcianta Skota Partio. Ĝia celo estis komence akiri memadministradon por Skotlando ene de la Brita Komunumo. Ĝi volis ke Anglio kaj Skotlando surprenu komunan respondecon pri defendaj aferoj, doganpolitiko kaj ekstera politiko.

La moderuloj, gvidata de John MacCormick forlasis la partion en 1942. La partio ekskludis en 1948 ĉiujn, kiuj membris ankaŭ en alia partio. Post tio ĝi sinkis al sensignifa partio, kies membroj nombris ĉ. 1000 en 1962.

Post la elektoj de 1966 - kiam la 23 kandidatoj de SNP akiris 128.476 voĉojn (5,03%), la partio okulfrape fortiĝis, en 1974 ĝi akiris jam 30,4% kaj 11 parlamentajn sidejojn. En 1979 kaj 1983 reprezentis la partion nur 2, en 1987 kaj 1992 nur 3 parlamentanoj.

Plej fervora apoganto de la partio estas la aktoro Sean Connery.

Prezidantoj de SNP

  • Alexander MacEwan (1934-1936)
  • Andrew Dewar Gibb (1936-1940)
  • William Power (1940-1942)
  • Douglas Young (1942-1945)
  • Bruce Watson (1945-1947)
  • Robert McIntyre (1947-1956)
  • James Halliday (1956-1960)
  • Arthur Donaldson (1960-1969)
  • William Wolfe (1969-1979)
  • Gordon Wilson (1979-1990)
  • Alex Salmond (1990-2000)
  • John Swinney (2000-2004)
  • Alex Salmond (2004 - )

Literaturo

  • Claire Sutherland: Neo-nationalist ideology: a discourse theoretical approach to the SNP and the CSU. PhD thesis. University of Edinburgh, 2002

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la partio