Skotia Registaro
La Skotia Registaro, Skota Registaro aŭ Skotlanda Registaro, nome Scottish Government (en gaela Riaghaltas na h-Alba) estas la plenumiga branĉo de la redonita registaro de Skotlando. Ĝi estis starigita en 1999 kiel Scottish Executive (Skota Eksekutivo), el la iama Scottish Office (Skota Oficejo), kaj tiele la termino Scottish Executive (aŭ Administro) restas ties laŭleĝa nomo laŭ la Scotland Act 1998.[1] Laŭ decido de la Skota Parlamento de 2007, la termino Executive ŝanĝiĝis al Government (Registaro) fare de la administrado fare de la Skota Nacia Partio en 2007.[2]