Skota Parlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skota Parlamento
angle Scottish Parliament
skotgaele Pàrlamaid na h-Alba
skote Scots Pairlament
Parlamenta periodo 5 jaroj
Balotdato 6-a de Majo 2021
Konsisto de la Skota parlamento
Nombro 129 deputitoj
Prezidanta Oficulo Alison Johnstone
Partioj Registaro (71)
  •  SNP 64
  •  SGP 7
  • Opozicio (57)
  •  Tories 31
  •  Labour 22
  •  LibDems 4
  • Prezidanta Oficulo
  •  1
  • Sidejo Holyrood, Edinburgo
    TTT-ejo www.scottish.parliament.uk
    vdr

    La Skota Parlamento, Skotia ParlamentoSkotlanda Parlamento (angle Scottish Parliament; skotgaele Pàrlamaid na h-Alba; skote Scots Pairlament), kromnome Holyrood, estas la malcentrigata unuĉambra parlamento de Skotlando, landoparto de Unuiĝinta Reĝlando. La parlamento estis fondita en 1999, post kiam la skota popolo elektis malcentrigon (angle: devolution) en la 1997-a referendumo kaj la registaro de Tony Blair leĝdonis la Scotland Act 1998 ("Leĝon de Skotlando de 1998"). Tio kreis la leĝdonan povon de la parlamento, kiu estas limigita per la speciala leĝdona povo de Westminster.

    La parlamento enhavas 129 sidlokojn elektitajn per miksita balotsistemo. 73 da sidlokoj estas elektitaj laŭ plimulto en distriktoj, sed 56 estas elektitaj en pli grandaj regionoj proporcie. La rezulto ne estas proporcia, sed la sistemo estis intencita proksimume por liveri proporciajn rezultojn.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]