Parlamento de Skotlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parlamento de Skotlando
Parliament Hall, Edinburgh.JPG
parlamento
Dum 1235 – 1-a de majo 1707
Sekvanto Parliament of Great Britain
Fondodato 1235
Sidejo Parliament House, Reĝlando Skotlando
Lando Reĝlando Skotlando
Retejo [http:// Oficiala retejo]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La parlamento de Skotlando (skote Pairlament o Scotland, angle Parliament of Scotland, oficiale skote Estates o Pairlament, angle Estates of Parliament) estis la parlamento de la reĝlando Skotlando (skote Kinrick o Scotland). La parlamento, kiel aliaj tiaj institucioj, evoluis dum la mezepoko el la reĝa konsilio de episkopoj kaj grafoj. Ĝi estas unua identigebla kiel parlamento en 1235, dum la reĝado de Aleksandro la 2-a, kiam ĝi estis priskribita kiel 'kolokvo' kaj jam posedis politikan kaj juĝa rolon. De la frua 14-a jarcento, la reprezentejo de kavaliroj kaj grundoposedantoj fariĝis grava, kaj ekde 1326 reprezentantoj de la burĝoj ĉeestis. Parlamentantoj el la 'tri statoj' de pastraro, nobelaro kaj la burĝoj sidis en sola ĉambro.

La Parlamento de Skotlando kunvenis dum pli ol kvar jarcentoj, ĝis ĝi estis neniigita kadre de la premita unuigo de Anglio kaj Skotlando en 1707. Poste la Parlamento de Britio funkciis por kaj Anglio kaj Skotlando, tiel kreante la Unuiĝintan Reĝlandon de Granda Britio. Kiam la Parlamento de Irlando estis aboliciita en 1801, ĝiaj malnovaj membroj estis kunfanditaj en kio nun nomatas la Parlamento de Britio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]