Skrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skrato
fictional squirrel • animated film character
Verko Ice Age
Ice Age
Ice Age: The Meltdown
Ice Age: Dawn of the Dinosaurs
Ice Age: Continental Drift
Ice Age: Collision Course
Ice Age 2: The Meltdown
No Time for Nuts
Gone Nutty
Surviving Sid
Rolita de Chris Wedge
Informoj
Sekso vira
Specio antropomorfa sciuro
vdr

Skrato (angle Scrat) estas "sabrodenta sciuro", fikcia specio kiu aperas en la porinfana filmaro Ice Age komence en 2002 kaj la sekvaj Ice Age: The Meltdown kaj Ice Age: Dawn of the Dinosaurs. Skrato obsediĝas je la glanoj, riskante sian vivon por akiri kaj defendi la glanojn. Ĝi havas sian propran apartan historion ene de la sama filmo, sendependaj de la ĉefa historio, sed paralele al la vojaĝoj de la aliaj ĉefroluloj, kiuj kelkfoje renkontas ĝin survoje.

La sciuro estas granda sukceso kaj oni jam faris multajn aliajn mallongajn filmojn kie ĝi estas la sola ĉefrolulo je la serĉado de ĝia glano. Oni diras ke ĝia nomo Scrat estas miksaĵo de la anglaj vortoj por sciuro kaj rato, la specio kiu supozeble estis la praulo de ambaŭ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]