Sleeping Beauty (1959)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sleeping Beauty
longa movbilda filmo
Originala titolo Sleeping Beauty
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 29 jan. 1959, 19 dec. 1959, 30 okt. 1959, 10 okt. 1969
Ĝenro fantasta filmo, muzika filmo, tradicie farita movbildo, porfamilia filmo
Reĝisoro(j) Clyde Geronimi • Les Clark • Eric Larson • Wolfgang Reitherman
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Erdman Penner
Muziko de George Bruns • Sammy Fain • Jack Lawrence • Tom Adair • George Bruns • Erdman Penner • Winston Hibler • Ted Sears
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Walt Disney Company 
Walt Disney Animation Studios
IMDb
vdr

Sleeping Beauty (Dormanta Belulino) estas usona animacia muzika filmo de 1959 produktita de Walt Disney. Ĝi estas bazita sur la rakonto La dormanta belulino de Charles Perrault resp. de fratoj Grimm.

Ĝi estis la 16a animacia longa filmo de Disney, kaj estis elsendita en kinejoj el la 19a de januaro, 1959, fare de Buena Vista Distribution. Tiu estis la lasta adapto fare de Disney de ferakonto dum kelkaj jaroj pro komenca varia kritika ricevo kaj subenspezo pro enirbileta vendado; la studio ne revenis al la ĝenro ĝis post 30 jaroj, post la morto de Walt Disney en 1966, per la publikigo de La marvirineto (1989).

La voĉoj estis de la voĉaktoroj Mary Costa, Eleanor Audley, Verna Felton, Barbara Luddy, Barbara Jo Allen, Bill Shirley, Taylor Holmes, kaj Bill Thompson.

La filmo estis reĝisorita de Les Clark, Eric Larson, kaj Wolfgang Reitherman, sub superrigardo de Clyde Geronimi, kun aldona rakonto fare de Joe Rinaldi, Winston Hibler, Bill Peet, Ted Sears, Ralph Wright, kaj Milt Banta. La muziko kaj kantoj estis verko de la Graunke Symphony Orchestra sub dirigento George Bruns, kun aranĝoj aŭ adaptoj de pecoj el la baleto de 1890 nome Spjaŝaja krasavica de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barrier, Michael (1999). Hollywood Cartoons: American Animation in Its Golden Age. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-802079-0.
  • Gabler, Neal (2006). Walt Disney: The Triumph of the American Imagination. Vintage Books. ISBN 978-0-679-75747-4.
  • Koenig, David (1997). Mouse Under Glass: Secrets of Disney Animation & Theme Parks. Bonaventure Press. ISBN 978-0964060517.
  • Maltin, Leonard (1987). Of Mice and Magic: A History of American Animated Cartoons. Plume. ISBN 978-0452259935.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]