Allegro (trajno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sm6)
Allegro
vagonara servo

Allegro ĉe la stacidomo de Helsinko

Allegro ĉe la stacidomo de Helsinko
Nomo kaj tipo
Alia nomo Sm6
Tipo Elektra motortrajno
Servado
Servado 2010 - 2022
Fervoja operatoro Karelian Trains Oy
Linioj Helsinko – Sankt-Peterburgo
Nombro de servantaj trajnoj 4
Produktado
Produkta lando Italio
Produktisto Alstom
Fabriko Savigliano
Modelo Pendolino
Nombro de konstruitaj trajnoj 4
Formacio 7 vagonoj, longeco 184 800 mm
Konstrujaroj 2009 -
Trajtoj
Longeco 25000 mm / 27200 mm
Larĝeco 3200 mm
Alteco 4270 mm
Interna alteco 1270 mm
Platforma alteco 550 mm / 1100 mm
Pordoj 12+12
Maksimuma rapido 220 km/h
Kapacito 337 + 2 handikapuloj + 38 en restoracio
Elirpovumo 5500 kW
Ŝpuro 1524 / 1520
Kurenta sistemo 25 kV AC 50 Hz / 3kV DC
vdr

AllegroSm6 estis grandrapida trajno kun kliniĝa ĉasio, kiu regule la 12-a de decembro 2010 ĝis la 27-a de marto 2022 servis inter Helsinko ĝis Sankt-Peterburgo. Karelian Trains Oy la komuna firmao de la Finnaj Fervojoj (finne VR-yhtymä) kaj la Rusaj Fervojoj (ruse Российские железные дороги) posedis kvar trajnojn. La fabrikanto de la trajno estis Alstom.

Sm6 similis Sm3 trajnon sed reprezentis pli novan generacion.

Ĉar la elektraj fortoj por trajnoj malsimilas en Finnlando kaj en Rusio, Sm6 havis du kurentajn sistemojn kaj sistemojn kiuj kontrolis veturadon laŭ ambaŭ landoj.

La trajno havis sep vagonojn: unu kupeon por unua klaso, kvin duaklaskupeojn kaj restoracivagonon. La trajno havis ankaŭ okupon por konduktoroj kaj propran kupeon por landlimaj aŭtoritatuloj.

La traklarĝo de Allegro, 1522 mm estis iomete pli mallarĝa ol en Finnlando (1524 mm) kaj iomete pli larĝa ol en Rusio (1520 mm). La plej granda rapideco de la trajno estis 220 km/h.

La trajno komencis sian trafikadon laŭ la horaro je la 12-a de decembro 2010. Ĝi kompensis du malnovajn trajnojn; Sibelius kaj Repin kiuj antaŭe veturis de Helsinko ĝis Sankt-Peterburgo.

La Allegro-trafiko inter Helsinko kaj Sankt-Peterburgo estis ĉesigita en marto de 2022, post la komenco de la Rusa-Ukraina milito, kaj la trajnoj restis neuzataj. En novembro 2023 la Allegroj transiris plene en posedon de la Finna Fervoja Kompanio, kiu planas utiligi ilin por enlanda trafiko ekde 2025. Antaŭ tio la trajnoj bezonas prizorgadon kaj riparojn post la longa neuzateco.[1]

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomo: Sm6 (Allegro)
  • Tipo: Elektra motortrajno
  • Fabrikisto: Alstom
  • Produktejo: Italio
  • Modelo: Pendolino
  • Kvanto de trajnoj: 4
  • Kvanto de kupeoj: 7
  • Longeco: 184,8 m
  • Traklarĝo: 1522 mm
  • Pordoj: 12 + 12
  • Kapacito: 337 + 2 por handikapuloj + 38 en restoracio
  • Maksimuma rapideco: 220 km/h
  • Povumo: 5500 kW
  • Fervoja operatoro: Karelian Trains (finnaj fervojoj: VR-yhtymä kaj Rusaj Fervojoj: Российские железные дороги)
  • Vojplano: Helsinko – Sankt-Peterburgo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://yle.fi/a/74-20064987 VR ottaa Allegro-junat kotimaan liikenteeseen 'VR ekuzos la Allegro-trajnojn en enlanda trafiko'