Saltu al enhavo

Sobral de Monte Agraço

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sobral de Monte Agraço
urbo de Portugalo (1519 (Gregoria)–)
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 156  (2011) [+]
Loĝdenso 195 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 1′ N, 9° 9′ U (mapo)39.01666667-9.15Koordinatoj: 39° 1′ N, 9° 9′ U (mapo) [+]
Areo 52 km² (5 200 ha) [+]
Sobral de Monte Agraço (Portugalio)
Sobral de Monte Agraço (Portugalio)
DEC
Situo de Sobral de Monte Agraço

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sobral de Monte Agraço [+]
vdr

Sobral de Monte Agraço estas portugala urbeto de la regiono okcidenta (Oeste) kaj de la Distrikto Lisbono kun ĉirkaŭ 2 900 loĝantoj.

La urbo Sobral de Monte Agraço estas sidejo de la municipo Sobral de Monte Agraço, kun nur 52,10 km² de areo kaj 10 541 loĝantoj (2021), subdividita en tri freguesias. La municipa teritorio limas norde kun Torres Vedras, nordoriente kun Alenquer, oriente kaj sudoriente kun Arruda dos Vinhos kaj sudokcidente kaj okcidente kun Mafra.

Pordo de la preĝejo de Sto. Quintino.

La plej antikva konata dokumento rilata al Sobral de Monte Agraço estas datita de 1a de Oktobro 1186, nome donacdokumento de la reĝo Sanĉo la 1-a al la episkopo de Évora, Dom Paio, de Soveral. Poste kreskis setlejo ĉe la preĝejo de São Salvador kaj Passos. Pli grava setlejo disvolviĝis en Monte Agraço, tiam Montagraço, ĉe la kapelo de São Salvador do Mundo, zono nun nomita Cachimbos - Santo Quintino. Tiu setlejo restis ĝis mezo de la 16-a jarcento kun publikaj konstruaĵoj, kiuj tiam translokiĝis al la zono kie nun estas la urbeto Sobral de Monte Agraço.

La reĝo Johano la 1-a en 1386 atribuis “carta de privilégio” al tiu municipo, premie al aktiva rolo dum la sieĝo de Torres Vedras. Monte Agraço restis posedo de episkopo de Évora ĝis la fondo de la Colégio do Espírito Santo kaj la Universitato. Em 1518, la reĝo Manuelo la 1-a atribuis Foruon al Monte Agraço, per kiu oni konfirmis liberecojn kaj garantiojn, starigon de impostoj, monpunojn, regularojn kaj privilegiojn de lokanoj. En 1561, D. Henrique sukcesis ricevi buleon de la papo Pio la 4-a por unuigi la municipon de Monte Agraço al la Colégio kaj la Universitato kaj apartigi ĝin disde la episkopeco de Évora.

Post la forpelo de la Jezuitoj el Portugalio, ordonita de la reĝo Jozefo la 1-a en 1759, kaj la konfisko de iliaj havaĵoj, la Senjorlando de Monte Agraço revenis al la Krono. En 1770, Joaquim Inácio da Cruz, kromnmita "Sobral", hidalgo de la Reĝa Domo, akiris aŭkcie la havaĵojn kaj la rajtojn de le ento. Tiu konstruis infrastrukturojn, urbodomon, prizonon, placon, pontojn,

La 14-an de Oktobro 1810 lokanoj malhelpis antaŭeniron de francaj trupoj estritaj de André Masséna survoje al Lisbono.

Ekde la restarigo de la demokratio la urbestroj estis komunistoj.

Submunicipoj

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Sto. Quintino.

Sobral de Monte Agraço havas jenajn freguesías:

  • Santo Quintino;
  • Sapataria;
  • Sobral de Monte Agraço.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kapelo de Sobral de Monte Agraço.
  • Preĝejo de Sto. Quintino.
  • Fortikaĵo de Alqueidão.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]