Socolu de Câmpie
Aspekto
Socolu de Câmpie [sokolu de kimpie] (hungare Mezőszokol [mezosokol]) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Reghin kaj administracie apartenas al komunumo Cozma. En 1910 ĝi havis 616 loĝantojn (rumanoj); en 1992 estis nur 254. Ĝia unua skriba mencio estas en 1321. En mezepoko ĝi estis hungara-rumana vilaĝa. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (departemento Kolozs).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine