Somera kinejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Somera kinejo estas kultura ekipaĵo, servanta al projekciado de filmoj sub vasta ĉielo, eventuale por okazigado de diversaj malpli grandaj sociaj kulturaj agadoj.

Rilate al tio, ke spacon sub la vasta ĉielo ne eblas hejtigi kaj malheligi, ĝi estus en uzado sole en someraj monatoj, precipe en periodo de someraj ferioj. Nuntempe ĝi perdas sian iaman popularecon, precipe pro veno de novaj teknologioj (hejma kinejo) kaj manko de libera tempo de homoj. Sed por favorantoj ĝi senĉese malkaŝas sian certan romantikan sorĉon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]