Sommer (2008)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sommer)
Somero
filmo
Originala titolo Sommer (Für die große Liebe musst du kämpfen)
Produktadlando  Germanio,  Malto
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 17-a de aprilo 2008
Ĝenro romantika, porjunula filmo
Kameraado Ian Blumers
Reĝisoro(j) Mike Marzuk
Produktisto(j) Ewa Karlström • Andreas Ulmke-Smeaton
Scenaro Sebastian Wehlings
Ĉefrolantoj
IMDb
vdr

Sommer – Für die große Liebe musst du kämpfen - en Esperanto "somero (por la granda amo necesas batali)" - estas germania kineja filmo produktita dum la jaro 2007, kiu en kinejoj videblas ekde la 17-a de aprilo 2008.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La 17-jarulo Tim Winter jam vivis en pluraj landoj - lia patro estas piloto kaj regule ŝanĝis la laborlandon. Nun la patro ne povas preni la filon kun si, kaj Tim devas translokiĝi de la urbego Berlino al la eta insulo Amrum de nordokcidenta Germanio en la Norda Maro, kie loĝas la avino. Li konsideras sin maltima grandurbano kaj opinias la etan mondon de la insulo tute maltaŭga medio por si.

Tuj post la alveno lia havas unuan konflikton kun loka samaĝulo, kiu nomiĝas Lars kaj estas la donĵuana gvidanto de la insula junularo. Tim volas protekti la iom diketan junulon Eric de la atakoj de Lars kaj lia amikaro, estas puŝita de Lars tra vitro de montrofenestro - kaj estas kondamnita pagi 1600 Eŭrojn da rekompenso. Ne havante tiom da mono, li serĉas laboron kaj dungiĝas kiel helpanto sur rajda bieno. Tie li renkontiĝas kaj enamiĝas al la knabino Vic (Victoria), kiu same ekŝatas lin, sed dum pli ol du jaroj estas la amikino de la loka "princo" Lars. La du amikiĝas, konfidas al si siajn malperfektajn erojn el la familiaj historioj, kaj aprezas la reciprokan sinceron, kiu kontrastas kun la fanfaronemo de Lars kaj lia amikaro. Klaras ke per tiu enamiĝo la konfliktoj inter la preskaŭplenkreskuloj nur komenciĝas...

Temas pri romantika komedio, kies baza rakonto unuarigarde ŝajnas tre simpla, sed kiu tamen havas ĉarmon de junula filmo kun multaj amuzaj dialogoj. Aparte la juna aktoro Jimi Blue Ochsenknecht brilas en rolo de komence iom aroganta, sed fine malperfekta kaj sincera juna simpatiulo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]