Sonsorol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de Sonsorol

Sonsorol aŭ Sonsoral aŭ Dongosaro estas administra areo de Palaŭo. La surfaco de Sonsorol estas nur 3,30 km² kaj havas nur 39 loĝantojn (2000). Ĉefloko estas la samnoma Sonsorol (Dongosaro).

La administra areo estas dividita en kvar ĉefinsuloj, nome Fanna, Sonsorol, Pulo Anna kaj Merir.

Fanna[redakti | redakti fonton]

Fanna, ankaŭ Fana estas ĉirkaŭita de korala rifo (160 ĝis 480 m). La ĉefplanto de la insulo estas la kokospalmoj. Fanna estas neloĝata kaj havas surfacon de 0,54 km².

Sonsorol[redakti | redakti fonton]

Sonsorol, ankaŭ DongosaroDongosaru estas same ĉirkaŭita de korala rifo (160 ĝis 480 m). La ĉefloko de Sonsorol estas Dongosaro.

Pulo Anna[redakti | redakti fonton]

Pulo Anna aŭ ankaŭ Puro havas same koralan rifon, kaj la ĉefloko nomatas Puro.

Merir[redakti | redakti fonton]

Fine ankaŭ Merir aŭ Melieli estas ĉirkaŭita de korala rifo. La ĉefloko nomiĝas Melieli kaj havas radiostacion.