Soulo
Ne konfuzu kun soulĵazo.
Soulo (el la uson-angla soul [soŭl] "animo") estas muzikspeco distingita de forte sentesprima kantado, kiu ofte "vibras" inter maloj: animo kaj korpo, amo kaj amoro, peko kaj ĝuo, espero kaj despero, timo kaj kuraĝo ktp. Ege gravas melodio (kaj ritmo). Ĝi evoluis en Usono el ritmenbluso kaj gospelo.