Vikipedio:Kontrolebleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


La sojlo por inkluzivado en Vikipedio estas ebleco de leganto por kontroli kaj verigi la enmetitajn informaĵojn. Materialo en Vikipedio nepre estu kontrolebla de legantoj por konfirmi ke ĝi envenas de fidinda fonto.

Ĉiu materialo en Vikipediaj artikoloj devas deveni de fidinda eldonita fonto por montri ke ĝi ne estas originala esplorado, tamen praktike, ne ĉiu aserto bezonas subtenan citaĵon. Ĉi tiu regularo devigas ke ĉiuj citoj kaj iu materialo defiita aŭ defiota esti devenita de fidinda, eldonita fonto per enlinia referenco, kaj la fonto rekte subtenas la teman materialon.

Ĉi tiu regulo estas strikte aplikata al ĉiuj informaĵoj en la artikola nomspaco -- artikoloj, listoj, sekcioj de artikoloj, kaj subtekstoj de bildoj -- senescepte. Ĝi pli strikte estos aplikata al informo pri vivantaj homoj. Ĉiu necesitanta sed mankanta fonton povas esti forigita, kaj senfontaj polemikaĵoj pri vivantoj devas esti tuj forigita por eviti kalumnion. Por informo pri kiel citi fontojn, vidu Vikipedio:Citi fontojn.

Kontrolebleco estas unu el la kernaj reguloj de Vikipedio, kune kun Ne faru originalan esploradon kaj Neŭtrala vidpunkto. Ĉi tiuj reguloj kune determinas la tipon kaj kvaliton de informo taŭga en artikoloj. Oni ne interpretu insule de la aliaj, kaj estas prudenta por redaktantoj priscias ĉiujn tri.