Nia erao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:Nuestra Era
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fr:Ère commune
Linio 24: Linio 24:
[[en:Common Era]]
[[en:Common Era]]
[[es:Nuestra Era]]
[[es:Nuestra Era]]
[[fr:Common Era]]
[[fr:Ère commune]]
[[it:Era volgare]]
[[it:Era volgare]]
[[la:Aera Vulgaris]]
[[la:Aera Vulgaris]]

Kiel registrite je 12:20, 6 mar. 2008

La terminoj: "Komuna Erao" (mallongige KE) kaj "antaŭ Komuna Erao" (mallongige aKE) estas religioneŭtralaj temporeferencoj alternativaj, por la, en la eŭropaj lingvoj, tradicie uzatj kristanaj terminoj: kaj "Antaŭ Kristo" (mallongige a.K.) kaj "Post Kristo" (mallongige p.K.) kaj tiu latinlingva: "anno Domini" (mallongige AD), kiu signifas preskaŭ: "jaro de nia Mastro", tio estas: "jaro de nia (kristana) Dio".

La supre menciitaj kaj la kristanaj kaj la nekristanaj terminoj estas ekvivalentaj. Tial la nombro, de iu ajn specifita jaro, do restas senŝanĝite, kaj la temporeferencado restas bazita sur la gregoria kalendaro de la Kristana erao

Dum la termino "Komuna Erao" estas religioneŭtrala, tamen la kristanoj ja povas pensi: "Kristana Erao" kaj "antaŭ Kristana Erao", kiam ili vidas la mallongigojn: "KE" kaj "aKE". Tiel ĉiuj estu kontentaj. (Tia ĉi "du-pensebleco" ankaŭ okazas ĉe la angla lingvo).

Rimarku ke "komuna erao" ne inkluzivas iun jaron nulan, do la vico de jaroj estas: ...3 aKE, 2 aKE, 1 aKE, 1 KE, 2 KE, 3 KE ... Tiu ĉi kontrastas la Astronomian Jarnombradon, kiu uzas jaron nulan kaj negativajn jarojn, do ĝia koresponda jarvico estas: ... -2,-1, -0, 1, 2, 3 ... (Jaro nulo gravas tiam, kiam oni deziras facile, kaj senerare, matematike kalkuli jar-intervalojn, kiuj etendas trans jaro unu).

La vortoj 西暦紀元 (okcidenta kalendaro) en japana kaj 公元 (publika erao; oficiala erao) aŭ 西元 (okcidenta erao, ĉefe uzata en Tajvano) en la ĉina lingvo signifas same kiel Komuna Erao.