Ciklo de Carnot: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
eNeniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 5: | Linio 5: | ||
Ĝin priskribis [[Sadi Carnot]], kiu en la jaroj [[1820|1820-aj]] esploris pri [[termodinamiko]]. |
Ĝin priskribis [[Sadi Carnot]], kiu en la jaroj [[1820|1820-aj]] esploris pri [[termodinamiko]]. |
||
La ideala maŝino de Carnot konsistas el cilindro kaj [[piŝto], gaso en la cilindro kaj du rezervujoj, unu de alta temperaturo ''T''<sub>''a''</sub>, unu de malalta temperaturo ''T''<sub>''c''</sub>. (La dua povas esti la "medio".) |
La ideala maŝino de Carnot konsistas el cilindro kaj [[piŝto]], gaso en la cilindro kaj du rezervujoj, unu de alta temperaturo ''T''<sub>''a''</sub>, unu de malalta temperaturo ''T''<sub>''c''</sub>. (La dua povas esti la "medio".) |
||
La ciklo konsistas el jenaj fazoj, kiujn trairas materio ([[gaso]]) periode varmigata kaj malvarmigata: |
La ciklo konsistas el jenaj fazoj, kiujn trairas materio ([[gaso]]) periode varmigata kaj malvarmigata: |
||
# '''Inversigebla [[izotemperatura procezo|izotemperatura]] kunpremado''' de la gaso je malalta temperaturo ''T''<sub>''c''</sub>. La gaso estas en kontakto kun la malvarma rezervujo, kiu malhelpas varmiĝon, kiun normale kaŭzus la kunpremado. |
# '''Inversigebla [[izotemperatura procezo|izotemperatura]] kunpremado''' de la gaso je malalta temperaturo ''T''<sub>''c''</sub>. La gaso estas en kontakto kun la malvarma rezervujo, kiu malhelpas varmiĝon, kiun normale kaŭzus la kunpremado. |
Kiel registrite je 13:10, 24 feb. 2010
La ciklo de Carnot [karNO] estas termodinamika ciklo kiu konsistas el kvar termodinamikajn procezojn, du izotemperaturajn procezojn kaj du izovarmajn procezojn. Ĝi priskribas, kiel varmo-motoro transformas varmo-energion al movo-energio.
Ĝin priskribis Sadi Carnot, kiu en la jaroj 1820-aj esploris pri termodinamiko.
La ideala maŝino de Carnot konsistas el cilindro kaj piŝto, gaso en la cilindro kaj du rezervujoj, unu de alta temperaturo Ta, unu de malalta temperaturo Tc. (La dua povas esti la "medio".) La ciklo konsistas el jenaj fazoj, kiujn trairas materio (gaso) periode varmigata kaj malvarmigata:
- Inversigebla izotemperatura kunpremado de la gaso je malalta temperaturo Tc. La gaso estas en kontakto kun la malvarma rezervujo, kiu malhelpas varmiĝon, kiun normale kaŭzus la kunpremado.
- Inversigebla izovarma kunpremo. La gaso estas pli kunpremata, sen kontakto al iu varmorezervujo. Ĝi estas izolita, tiel ke neniu varmo povas en- aŭ eliri. La gaso estas kunpremata ĝis atingo de Ta.
- Inversigebla izotemperatura dilatiĝo (ekspansio) je alta temperaturo Ta. Dum tiu fazo la ekspansianta gaso movas la piŝton, kiu kapablas pludoni sian movoenergion. Por teni la temperaturon konstanta necesas aldoni varmo-energion el la varma rezervujo.
- Inversigebla izovarma dilatiĝo. Ankaŭ por tiu fazo necesas varmo-izolo de piŝto kaj cilindro, tiel ke varmo ne povas en- aŭ eliri tra ili. La ekspansio de la gaso produktas plian movoenergion; la gaso malvarmiĝas ĝis temperaturo Tc. La komenca stato estas atingita, la ciklo povas rekomenciĝi.
La kunpremado dum fazoj 1 kaj 2 postulas movoenergion, sed la fazoj 3 kaj 4 produktas pli da movoenergio.
Efikeco de ciklo Carnot
Efikeco de la ideala Carnot-ciklo (sen energiperdo) dependas nur de la du temperaturoj kaj estas
La ciklo estas aplikebla ankaŭ al varmo-pumpilo, kiu laŭ la samaj principoj transformas movoenergion al temperatur-diferenco.