Urina veziko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: ms:Pundi kencing |
e roboto aldono de: lv:Urīnpūslis |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
[[la:Vesica]] |
[[la:Vesica]] |
||
[[lt:Šlapimo pūslė]] |
[[lt:Šlapimo pūslė]] |
||
[[lv:Urīnpūslis]] |
|||
[[ms:Pundi kencing]] |
[[ms:Pundi kencing]] |
||
[[nl:Urineblaas]] |
[[nl:Urineblaas]] |
Kiel registrite je 17:52, 30 maj. 2010
La urina veziko (latine vesica urinaria) estas organo de bestoj kaj homoj, kiu intertempe storas urinon. La muskola organo, interne tegita de ĉela tavolo nomata "urotelo", ĉe la homo situas relative bone protektate interne de la pelvo. Kvankam el la du renoj seninterrompe elfluas urino, la urina veziko ebligas al la homoj kaj bestoj nur konscie kaj de tempo al tempo elfluigi urinon el la korpo.
La urino ĉe vertebruloj el la du renoj pere de du ureteroj fluas suben en la urinan vezikon. Ĝia maksimuma volumento ĉe homoj laŭ la korpa grandeco estas inter 900 kaj 1500 mililitroj. Se ĝi plenas je 300 ĝis 500 mililitroj, ĉe plenkreskaj homoj ekestas deziro seniĝi de la urino. Depende de eksteraj kaj internaj ekscitoj tamen jam ĉe signife malpli grandaj volumenoj povas ekesti tia deziro, aŭ en certaj situacioj senvola urinado. Dum la malplenigo de la urina veziko la fermaj muskoloj en la vezika fundo senstreĉiĝas, tiel ke la urino plu suben elfluas tra la uretro.