Perihelio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:حضيض (فلك)
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Perihélium
Linio 24: Linio 24:
[[gl:Perihelio]]
[[gl:Perihelio]]
[[hr:Perihel]]
[[hr:Perihel]]
[[hu:Perihélium]]
[[it:Perielio]]
[[it:Perielio]]
[[nl:Perihelium]]
[[nl:Perihelium]]

Kiel registrite je 07:48, 13 okt. 2010

La perihelio estas tiu punkto en la orbito de planedo, asteroido, kometo aŭ iu ajn alia objekto, kie ĝi plej proksimas al la suno (greke helios). En la perihelio ĉiu tia objekto atingas sian plej grandan rapidecon en sia ĉirkaŭsuna orbito. Astroj, kiuj orbitas la sunon en elipsa orbito, atingas la perihelion unufoje dum ĉiu rondiro. La tero atingas la perihelion proksimume du semajnojn post la nordvintra solstico. Pro tio la vintroj estas averaĝe pli mildaj en la norda hemisfero kompare kun la sama latitudo en la suda. La mala punkto de la orbito estas afelio.

Kometoj kun parabolahiperbola orbito atingas la perihelion nur unufoje kaj poste neniam revenas en la proksimecon de la suno.

La punkto en kiu la luno kaj aliaj naturaj aŭ artefaritaj satelitoj de la tero plej proksimas al tiu nomiĝas perigeo. La mala punkto en tia orbito estas apogeo.

Ĝenerala termino por la punkto en kiu iu ajn satelito plej proksimas al la astro kiun ĝi orbitas estas periapsido. La mala punkto, kie ĝi plej malproksimas kaj plej malrapidas nomiĝas apoapsido.