Kmeroj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: fa:خمرها |
e roboto aldono de: ms:Orang Khmer |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
[[ko:크메르족]] |
[[ko:크메르족]] |
||
[[lt:Khmerai]] |
[[lt:Khmerai]] |
||
[[ms:Orang Khmer]] |
|||
[[nl:Khmer (volk)]] |
[[nl:Khmer (volk)]] |
||
[[no:Khmerfolket]] |
[[no:Khmerfolket]] |
Kiel registrite je 15:51, 27 okt. 2010
Tiu ĉi artikolo temas pri la ĥmera popolo; pri la popola lingvo vidu la artikolon pri la ĥmera lingvo. |
La ĥmeroj estas la ŝtata popolo de Kamboĝo kaj per pli ol 12 milionoj de enloĝantoj reprezentas 86 procentojn de la ŝtata enloĝantaro. Dum la pasintaj jarcentoj ili vivis ankaŭ sur la teritorio de la hodiaŭaj najbaraj ŝtatoj kiel Tajlando, Laoso kaj Vjetnamio. Nuntempe ankoraŭ proksimume 3 milionioj da ĥmeroj vivas tie.
La popolanoj starigis rimarkindajn templojn kaj templourbojn kiel Angkor en la hodiaŭa Kamboĝo aŭ Prasaat Hin Khao-Phnom-Rung kaj Prasaat Hin Phimai en la hodiaŭa Tajlando.
La ĥmeroj proksime parencas kun montara popolo Mon, kies posteuloj vivas en Tajlando, kaj same kun pluraj naciaj malplimultoj en la sudo de Laoso, la nordoriento de Kamboĝo kaj centra Vjetnamo, kies lingvoj same tre similas al tiu de la ĥmeroj.
La popolo dum la longa historio de Kamboĝo travivis multajn ŝanĝiĝojn kun feliĉaj kaj koŝmaraj jaroj. En la moderna historio aparte menciindas la barbareco de la Ruĝaj Ĥmeroj, kiuj inter la jaroj 1975 kaj 1979 murdis pli ol 3 milionojn da ĥmeroj.
La ĥmeroj parolas la ĥmeran lingvon. La skribsistemo de tiu lingvo devenas de la silabaj skribosistemoj de la hinda subkontinento.
Retaj ligiloj
greke paĝoj de la senprofita "Ĥmera Instituto" greke arto kaj historio de la Ĥmeroj sur la germanlingva paĝaro "cosmopolis.ch"