Longitudo de la suprenira nodo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.1) (robota aldono de: ko:승교점 경도 |
e r2.7.1) (robota aldono de: id:Bujur node menaik |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
[[es:Longitud del nodo ascendente]] |
[[es:Longitud del nodo ascendente]] |
||
[[fr:Longitude du nœud ascendant]] |
[[fr:Longitude du nœud ascendant]] |
||
[[id:Bujur node menaik]] |
|||
[[it:Longitudine del nodo ascendente]] |
[[it:Longitudine del nodo ascendente]] |
||
[[ja:昇交点黄経]] |
[[ja:昇交点黄経]] |
Kiel registrite je 17:41, 1 okt. 2011
En astrodinamiko, la longitudo de la suprenira nodo estas orbita parametro, kiu difinas la orientiĝo de la orbito de iu astro rilate al tiu de alia ĉielkorpo.
Ĝenerale, tiu ĉi parametro egalas la angulon, inter antaŭdifinita direkto (kutime, la verna punkto) kaj la suprenira nodo, kio estas la intersekco de la difinenda orbito kun antaŭdifinita ebeno (kutime, la ekliptiko).
En la ĉi-dekstra bildo, la direkto de la verna punkto estas montrita per minuskla gamo (γ), dum la ebeno P2 reprezentas la ekliptikon. La longitudo de la suprenira nodo do egalas la angulon inter la direkto de γ kaj la punkto, kie la ruĝa orbito sekcas la ekliptikon. Pro konvencio, kvankam ekzistas du punktoj kie la koncernata orbito sekcas la ekliptikon, oni nur konsideru tiun punkton, kie la orbito estas supreniranta; en la sunsistemo, la supran direkton indikas la norda poluso de la Suno.
Vidu ankaŭ
Ŝablono:Il Meza anomaliangulo Ŝablono:Il Argumento de la periapsido Ŝablono:Il Granda duonakso Ŝablono:Il Discentreco Ŝablono:Il Inklinacio