Inuita lingvaro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.6.3) (robota aldono de: lt:Inuitų kalbos |
e robota aldono de: lez:Инуит чӀалар |
||
Linio 64: | Linio 64: | ||
[[ja:イヌイット語]] |
[[ja:イヌイット語]] |
||
[[la:Linguae Escimaicae]] |
[[la:Linguae Escimaicae]] |
||
[[lez:Инуит чӀалар]] |
|||
[[lt:Inuitų kalbos]] |
[[lt:Inuitų kalbos]] |
||
[[nn:Inuit-språk]] |
[[nn:Inuit-språk]] |
Kiel registrite je 10:03, 28 mar. 2012
La inuita lingvo estas eskima lingvo parolata en Gronlando, Kanado (Nunavuto kaj Nordokcidentaj Teritorioj) kaj Alasko. De Gronlando ĝis Alasko etendiĝas kontinuo de dialektoj, sed tri versioj de la inuita havas apartajn kodojn laŭ ISO 639:
- la gronlanda lingvo (kal, kl) de Gronlando
- Inuktituto (iku, iu) de norda Kanado
- la inupiaka lingvo (ipk, ik) de Alasko
La Esperantaj vortoj anorako, iglo, kajako kaj nunatako devenas de la inuita lingvo.
Plej ofte oni skribas la inuitan per latinaj literoj, sed de la mezo de la 19-a jarcento la inuktituta variaĵo havas ankaŭ propran silaban skribon. Tiu silaba skribsistemo nun apartenas al la kulturo de tiuj popoloj, kiuj vidas en ĝi spuron de sia identeco.
Kanada silaba skribsistemo
Inuktituta silabaro uzata en Kanado estas bazita sur silabaro inventita de misiisto James Evans. La nuna formo de la silabaro estis aprobita de Inuita Kultur-Instituto (Inuit Cultural Institute) en 1970-aj jaroj. En la ceteraj lokoj de la mondo oni uzas latinan skribsistemon por skribi inuite.
Ĉiuj signoj de la inuktituta silabaro estas en la unikoda normo.
Ekzemploj
* uvanga: mi * ivvit: vi * ilissi: vi * uvagut: ni * anaana: patrino * ataata: patro * irngutaq : knabo/knabino * ui(k): edzo * nuliaq: edzino * qallunaaq: eŭropa homo * kina: kiu * qanuq: kiel * qanga: kiam * nani: kie * li: jes * aakka: ne * nakurmik: dankon * pisugtooq: blanka urso