La Tradukisto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:


Tradukisto: http://www.latradukisto.tk/
Tradukisto: http://www.latradukisto.tk/





[[Kategorio:Esperanto-gazetoj]]
[[Kategorio:Esperanto-gazetoj]]
[[Kategorio:Literaturaj gazetoj]]

Kiel registrite je 07:52, 29 apr. 2006

La Tradukisto La unua numero de La Tradukisto estis eldonita la 12-an de marto en la jaro 1989 je la centjarigho de la verkisto kaj esperantisto Þórbergur Þórðarson kaj la revuo estas dedichita al li. Kristján Eiríksson komencis eldoni La Tradukiston por siaj Esperanto-lernantoj en la gimnazio en Laugarvatn. Tiam la revueto havis nur 8 paghojn tajpitajn per skribmashino. En tiu komenca jaro aperis tri numeroj de La Tradukisto, chiu en dudek ekzempleroj. Nun en marto 2005 aperis la 49-a numero kiu estas la unua numero de la 17-a jarkolekto. Kiel en la komenco La Tradukisto aperas trifoje en la jaro. Sur la kapo de la revuo chiam staras jenaj datoj: 12-a marto, 12-a julio kaj 12-a novembro, kvankam la aperdato ofte iomete malfruighas. Post mallonga tempo pli multaj partoprenis en la redakcio. Unue Hilmar Bragason kaj poste Hallgrímur Sæmundsson, kiu ankau legis provajhojn ekde la komenco ghis la 33-a numero. Pli poste aldonighis Baldur Ragnarsson (je la 16-a numero) kaj Pétur Yngvi Gunnlaugsson (je la 28-a numero) al la redakcio kaj fine Hafsteinn Bjargmundsson prenis la lokon de Hallgrímur (je la 34-a numero). Iom post iom la revuo pligrandighis kaj post 28-a numero ghi havas 24 pahgojn krom la kovrilo kaj la eldonkvanto estas 200 ekzempleroj. La plej multaj abonantoj estas Islandanoj sed lastatempe ghia eksterlandaj abonantoj plimultighis kaj nun La Tradukisto havas abonantojn en 24 landoj ekster Islando. La Tradukisto estas dulingva revuo. Proksimume du trionoj enhavas islandan literaturon tradukitan en Esperanton kaj unu triono literaturon tradukitan el Esperanto en la islandan. La Tradukisto estas la unusola islanda revuo en kiu ekskluzive aperas tradukita literaturo. La revuo estas eldonita en Laugarvatn kaj Hilmar Bragason prizorgas ghian distribuadon.


Tradukisto: http://www.latradukisto.tk/