Christopher Fettes: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
RBT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1937 kaj ordigŝlosilojn
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:47, 4 maj. 2006

Irlanda esperantisto

Christopher FETTES (naskiĝis 1937) estas irlanda esperantisto (ekde 1968), honora membro de UEA.

Post kvin jaroj kiel instruisto de la franca, li ekkonsciis pri la problemoj de fremdlingvo-instruado, detale informiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin. Dumviva membro de UEA ekde 1969, fakdelegito de 1971. Dum vizito al Novzelando, en 1976 li instruis la lingvon al sia nevo Mark. Inter 1978 kaj 1984 en kvin UK-oj li helpis ĉe Internacia Infana Kongreseto (IIK). La spertoj konvinkis lin pri la neceso de konstanta organizanto. Ekde 1988 ĝis 1998, kiel komisiito de UEA, li ĉefrespondecis pri preskaŭ ĉiu IIK. En 1984 li kunfondis Asocion de Verduloj Esperantistaj kaj komence redaktis ĝian organon Aveno. Krome li reaktivigis ankaŭ Tutmondan Esperantistan Vegetaran Asocion.