Catherine Baker: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
neniu dokumentita uzo de la e-a nomformo |
Kggucwa (diskuto | kontribuoj) e stilo |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
'''Catherine BAKER''' (naskiĝis |
'''Catherine BAKER''' (naskiĝis la [[16-an de julio]] 1947 en [[Lille]]) estas [[Francio|franca]] [[ĵurnalisto]] kaj liberecana [[verkisto]]. Ŝi ankaŭ elfaris elsendojn en franca radio (''[[France-Culture]]''). |
||
== Ĉefaj libroj == |
== Ĉefaj libroj == |
Kiel registrite je 14:18, 1 jul. 2016
Catherine BAKER (naskiĝis la 16-an de julio 1947 en Lille) estas franca ĵurnalisto kaj liberecana verkisto. Ŝi ankaŭ elfaris elsendojn en franca radio (France-Culture).
Ĉefaj libroj
- 1982: Ballade dans les solitudes ordinaires (Vagado tra ordinaraj solecoj)
- 1985: Insoumission à l’école obligatoire (Malsubmetiĝo je l’deviga lernejsistemo)
- en kiu ŝi kritikas la devigan lernej-sistemon, kaj pravigas la familiojn, kiuj elektis ne sendi siajn infanojn lernejen, sed ilin instrui mem hejme.
- 2004:Pourquoi faudrait-il punir? (Kial necesus puni?) kontraŭ la karcera sistemo (vidu en Eksteraj ligoj)
Citaĵoj
- "Tujpost, ke l’malleviĝo de Eklezio evidentiĝis, nepris al la ŝtato, ke ĝi urĝe trovu al si rimedon por ŝovi sin en la mensojn, kaj tio tiom totalism-maniere, kiom Eklezio estis sukcesinta."
- "Kiu ne miras plu, ne indignas plu."
- "Oni donas okupojn al la infanoj, tiamaniere kiel armeo okupas invadintan landon."
- "La celo de la institucio klaras : enteni la infanojn, eĉ se nur kiel rubaĵojn."
- "Plejparte el la homoj forgesintas sian infanecon. Se ne, neniam povus ili konduti kontraŭ la buboj per tiom malinteligenta suferigemo."
- "Tiuj ame ŝatas al la steloj, la insektoj, geometrio, la korpoj, la ideoj, la mondon ili posedas. El la ordinaraj nomoj ili elfaras proprajn nomojn."
- "Enlerneje la buboj iĝas tiaj ŝablonaj fabrikaĵoj, kiaj la plenkreskuloj, tiom senkoloraj kaj sengustaj."
- "Etikedoj ĉiam tromalgrandas, elstare tro malgrandas."
- "Senokupeco estas patrino de ĉiuj ideoj."