Ĉiovendejo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Luisgui (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
AAld: + 2 komunejoj |
||
Linio 17: | Linio 17: | ||
[[Kategorio:Negoco]] |
[[Kategorio:Negoco]] |
||
[[Kategorio:Vendejo]] |
[[Kategorio:Vendejo]] |
||
<br clear=all> |
|||
{{Commons|Category:Department stores}} |
|||
{{Commons|Department store}} |
|||
[[de:Kaufhaus]] |
[[de:Kaufhaus]] |
Kiel registrite je 14:28, 21 jul. 2006
Multfaka magazeno, aŭ multvara magazeno, estas granda butiko kie oni vendas varojn ege diversajn podetale. Ĉi tia vendejo estas organizita laŭ fakoj aŭ sekcioj, ekzemple: virinaj vestaĵoj, mebloj, manĝaĵoj, sportiloj, infanludiloj, k.t.p., kaj ĉiu sekcio havas nomŝildon, plejofte alta por videbleco, kiu anoncas la klason de varoj stokitaj en ĝi. Por tiaj ege diversvaraj vendejoj, foje oni uzas nomojn ne rilataj al ilia diverseco sed al ilia necesa grando, ekzemple: butikego aŭ grandmagazeno.
En la multfakaj magazenoj tre ofte la klientoj en ĉiu vizito aĉetas diversajn varojn, kaj tial trairas la magazenon portante plastajn korbojn aŭ puŝante aĉetĉaretojn por meti la aĉetatajn varojn.
Plej ofte ĉiujn aĉetaĵojn la kliento pagas ĉe unu el la kasist(in)oj kiuj situas proksime de la magazenaj elirejoj, kvankam foje kelkaj sekcioj de la magazeno ankaŭ havas propran kasist(in)on.
La plej famaj kompanioj kies negoco estas multfakaj magazenoj kutime kreskas establante "ĉenon" el siaj vendejoj en pluraj lokoj de grandaj urboj, kaj ne nur en unu lando sed en pluraj.
Vidu ankaŭ jenon: