Rasismo en Esperantujo: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
NDEB
Neniu resumo de redakto
(NDEB)
Esperanto, kaj do [[Esperantujo]], estas fenomeno grandparte eŭropa kaj do ankaŭ similmezure eŭropisma. Tial ne devas surprizi trovi en ĝi unuopajn manifestiĝojn de rasismaj aŭtomatismoj socie lernitaj kaj asimilitaj jam dum la infan-aĝo aŭ adolesko.
 
Ekzistas ekzemploj el unu el la malmultaj medioj, kie oni parolas kaj uzas esperanton konstante, nome la [[Centra Oficejo]] de [[Universala Esperanto-Asocio]] en [[Roterdamo]], kaj, vastasence, ĝia eksterlanda varianto dum la ĉiujara semajno de [[Universala Kongreso]]. Bedaŭrinde, la liliputeco de la esperanto-mondeto malebligas, ke oni citu nomojn de konkretaj personoj. Temas ĉiel ajn pri eldiroj spontanaj, kvazaŭ nepripensitaj, pri "probabla misago fare de ''[[triamonda]]j'' poŝtistoj", aŭ pri "tipe [[X-lando|iks-landa]] maniero fuŝlabori" de same ''triamonda'' [[TEJO]]-volontulo.
 
Kiel ene de iliaj socioj, ankaŭ inter eŭropaj kaj eŭropidaj (t.e. ekzemple usonaj) esperantistoj ĝenerale oni povas jen kaj jen renkonti sintenojn similajn al la tipa "Mi ne estas rasisto, sed...", pli ofte implicite ol eksplicite. Kio signifas, ke oni ne agas aŭ pensas rasisme ĝis ekestas 'motivo' por ekpensi aŭ ekagi tiel. Ekzemple, ke la filino de la koncerna persono ekhavas 'ali-rasan' [[umiko]]n (al rasismo ĉi-kaze aldoniĝas [[masklismo]]). Aŭ ke eknajbaras al li persono aŭ familio de alia 'raso' socie rigardata kiel malsuperan. Aŭ ke li devas kundividi laborĉambron kun alilandano kun malsamaj haŭtkoloro aŭ manĝkutimoj.
 
Samtempe, kiel denuncis la uson-palestina kulturologo, politikologo kaj literaturkritikisto [[Edward SAID]] en sia mejloŝtona verko ''Orientismo'', oni pensas, mensas rasisme kiam oni atribuas similan karakteron al ĉiuj homoj de difinita mondregiono, ekzemple [[Oriento]], ŝajne reale ekzistanta sed efektive nur arbitre elpensita kaj plene fantaziafantasta. En orientisma pensado ĉiuj 'orientanoj', iamaj nunaj kaj venontaj, distingiĝas bloke de la tute aparta bloko de '[[okcidenta civilizo|okcidentanoj]]'. Dum oni apenaŭ parolus pri '[[eŭropa kuir-arto]]', kontraste oni ofte aŭdas kaj legas pri [[orienta kuirarto|kuir-arto]], pensmaniero, arĥitekturo ktp 'orientaj'. Ankaŭ ĉi tiu mensa aŭtomatismo renkonteblas en Esperantujo.
 
Estus interese scii, ĉu ekster Eŭropo, Usono kaj Aŭstralio oni trovas ofte ekzemplojn de la fenomenoj "Mi ne estas rasisto, sed..." kaj "Ĉiuj okcidentanoj/orientanoj/norduloj/suduloj adas tiel kaj ĉi tiel...".
 
Cetere, en Esperantujo ekzistas ankaŭ rasismaj [[tabuo]]j. Unuflanke, multaj esperantistoj[[Esperanto-propagando]] (intence aŭ ne, konscie aŭ pro simpla nescio) kaŝas al eksteruloj la judecon de [[L.L. Zamenhof]], nomas lin 'pola kuracisto' kaj eĉ evitas uzi lian nomon Lazaro kaj anstataŭe preferas la 'nejudan' Ludoviko. Sed, aliflanke, se oni aŭdacas kritiki la politikon de la ŝtato [[Israelo]] aŭ la ideologion [[cionismo]], tio sufiĉas por ricevi ies akuzojn pri [[antisemitismo]] aŭ [[kontraŭjudismo]]; ĉi-kaze la judeco de Zamenhof kvazaŭ pravigus la akuz-atakojn. Kurioza paradokso!
 
Oni pensas rasisme ankaŭ tiam, se oni provas lecioni al homoj ali-kulturaj pri tio, kiel ili faru tion aŭ alion; pri kio estas demokratio aŭ libereco; kaj simile. En [[Libera Folio]] estiĝis interesa polemiko pri ĉi tiu temo lige kun la rilatoj de UEA kaj la [[Ĉinio|Popola Respubliko Ĉinujo]].
Evidente, la supre skizitaj fenomenoj karakterizas unuopulojn, ne la esperanto-parolantaron kiel tuton; sed estus nerealisme pretendi, ke inter esperantistoj ne povus ekzisti ajna speco de rasismo nur pro tio, ke ili asertas esti eklernintaj la lingvon por ekkoni aliajn popolojn aŭ landojn. Ne ĉiuj kundividas la samajn motivojn por esperantistiĝo.
 
==Esperantismo en rasismaj socioj==
Fine, oni ankaŭ ne forgesu la nazian E-movadon en la Germanujo de la 30aj jaroj, detale priskribitan fare de [[Ulrich LINS]] en sia verko [[La danĝera lingvo]].
===Nazia Germanio===
La totalisma registaro de [[Nazia Germanio]] celis elsociigi judojn.
Tiel ĝi ordonis asociojn, ankaŭ esperantistaj, forigi ilin.
Malgraŭ, ke judoj proporcie gravis en la [[Esperanto en Germanio|germana movado]], la societoj elpelis ilin por ne kontraŭi la potenculojn.
Kvankam la oficialaj postuloj pligrandigis kaj atakis la [[interna ideo|internan ideon]] kaj ĝenis la funkciadon de la movado, la restantaj esperantistoj celis savi la movadon per obeo.
Oni fondis [[NDEB]], germana Esperanto-grupo, kiu akceptis nur "arjojn" kaj defendis la regnon kontraŭ eksterlandaj malaprobantoj.
Malgraŭ la obeemo, la nazioj decidis Esperanton fundamente malkongrua, kaj malpermesis ĝin kaj ĝia movado.
Tion detale priskribis [[Ulrich LINS]] en sia verko [[La danĝera lingvo]].
Sennoma uzanto

Navigada menuo