Mazir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazir
"urbo de distrikta signifo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 247760
Demografio
Loĝantaro 105 152  (2024) [+]
Loĝdenso 2 921 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 3′ N, 29° 14′ O (mapo)52.0529.233333333333Koordinatoj: 52° 3′ N, 29° 14′ O (mapo) [+]
Alto 160 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Mazir (Belorusio)
Mazir (Belorusio)
DEC
Mazir
Mazir
Situo de Mazir

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mazyr [+]
vdr

Mazir (beloruse Мазы́р, ruse Мо́зырь) estas urbo en Belorusio kun 111 770 loĝantoj (31-a de decembro 2003). Ĝi troviĝas en la sudoriento de la lando. Mazir situas apud la rivero Pripjatj (Pripjet) proksime al la fermita areo de Ĉernobilo.

Ĝi estas loko de la plej granda naftorafinejo de Belщrusio, prilaborante ĉiujare 18 milionojn da kubaj metroj da nafto. La Druĵba-naftodukto liveras nafton el Rusio kaj ĝi duoniĝas ĉe Mazir. Unu dukto plukondukas al Pollando, alia al Ukrainio.