The Smashing Pumpkins: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rainmonger (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''The Smashing Pumpkins'''<ref> * La angla adjektivo "smashing" povas havi du sencojn: "frakasanta" (t.e. faranta la ago de frakaso) kaj "bonega" aŭ "impona." La unua senco estas pres...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:47, 1 jun. 2007

The Smashing Pumpkins[1] estas usona alternativ-muzika bando, kiu formis en Ĉikago je 1988. Kvankam la grupo travivis plurajn ŝanĝojn al ĝia vico, The Smashing Pumpkins konsistis el Billy CORGAN (ĉefa kantisto/ritma gitaro), James IHA (ĉefa gitaro/subtena kantisto), D'arcy WRETZKY (basgitaro/subtena kantisto), kaj Jimmy CHAMBERLIN (drumo/frapinstrumentoj) dum la plejparta registranta-kariero de la bando.

Malkonfesinte la punkaj radikoj kunhavitaj de multe da iliaj alternativ-muzika samepok-grupoj,[2] la Pumpkins havas diversan, dense tavoliĝintan, kaj gitar-pezan sonon, enhavanta elementojn de gotmuziko, metalroko, sonĝa pop-muziko, psikedela muziko, progresiva roko, ŝu-rigardeganta-stila produktado, kaj, en malfruaj registraĵoj, elektronik-muziko. Frontulo Billy CORGAN estas la ĉefa kantverkisto de la grupo--lia luksa muzika ambicioj kaj elpurigaj tekstoj formis la albumojn kaj kantojn de la bando, kiuj priskribiĝis kiel "angoraj, kontuzitaj raportoj el la inkuba-lando de Billy CORGAN."[3]


Referencoj

    • La angla adjektivo "smashing" povas havi du sencojn: "frakasanta" (t.e. faranta la ago de frakaso) kaj "bonega" aŭ "impona." La unua senco estas preskaŭ sensencaĵo kiam uzata kuntekste (La Frakasanta Kukurbo kontraŭ La Bonega Kukurbo); do, kutime la nomo tradukiĝas dua-maniere. Tamen, la unua senco aludas la agon de frakaso de kukurbo, kiu estas ofta petolaĵo dum Haloveno.
    • Kvankam ofte aludata kiel simple "Smashing Pumpkins," kaj nomita tiel sur la kovroj de Gish and Siamese Dream (kaj koneksaj unuopaĵoj), la nomo de la bando kutime prezentiĝas kiel "The Smashing Pumpkins," ekskluzive tiel inter Earphoria de 1994 kaj Machina II de 2000. Tamen, la kovro de ilia plej nova albumo, Zeitgeist, aperigas la nomon sen la difina artikolo.
  1. ROGERS, Ray. "Smashing Pumpkins [intervjuo]," Intervjuo. Februaro 1996. Retrovita je la ll-a de marzo 2007. (angle)
  2. SHAW, William. "Appetite for Destruction" ("Apetito por Detruado"). Details (Detaloj). Decembro 1993.

Ŝablono:Ĝermo-muziko