Jiří Lábus: Malsamoj inter versioj
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:37, 7 aŭg. 2007
Jiří LÁBUS (* 26an de januaro 1950 en Prago) estas ĉeĥa aktoro.
Lia patro estis arkitekto, la patrino flegistino en teatro. Tiel li ofte estis en teatro kaj jam infanaĝe fasciniĝis pri ĝi, do li iĝis aktoro.
Krom per la teatra laboro Jiří LÁBUS famiĝis al vasta publiko per kunaktorado en fabelaj ĉeĥa televidserio por infanoj. Speciale lin famigis la rolo de la minaca magiisto Rumburak en la televidserioj »Arabela« (»Arabela«, 1979 – 1981), »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«, 1994) kaj la filmo »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«, 1984).
Aldone Jiří LÁBUS estas lingvoadaptiga parolisto, inter alie por la ĉeĥlingvaj versioj de usonaj filmaĵoj »M.A.S.H.« kaj »Ice Age«. Kaj li estas la ĉeĥa voĉo de Marge SIMPSON el la desegnofilm-televidserio »La SIMPSONoj«.
Jiří LÁBUS havas fraton (Ladislav LÁBUS, * 1951), kiu havas saman profesion kiel la patro: arkitekto.
Filmografio
- »Pan Taŭ – Alarmo en la nuboj« (»Poplach v oblacích«), 1978
- »Arabela« (»Arabela«), 1979 – 1981
- »Luci, hororo de la strato« (»Lucie, postrach ulice«), 1980
- »La vizitantoj« (»Návštěvníci«), 1981 – 1983
- »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«), 1984
- »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«), 1984
- »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«), 1994
- »Kdyz deda miloval Ritu Hayworthovou«, 2001
Retpaĝoj
- pri Jiří LÁBUS en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri Jiří LÁBUS ĉe TSFSI (germanlingve)