Rumburak
Rumburak | |
---|---|
fikciulo en televida serio | |
Verko | Arabela |
Informoj | |
Sekso | vira |
Rumburak (pron. Rumburak’) estas persono el ĉeĥaj fabelaj televidserioj kaj filmo pri Arabela.
Origine li estas malaltranga sorĉisto je la reĝa kortego. Sed li strebas avanciĝi, konkeri la fabel-regnon, iĝi moŝtulo, diktatoro. Per helpo de ĉefsorĉistino kaj de la diableto Blekota li provas realigi tiujn planojn, eĉ el la fabel-regno atingas la mondon de la homoj. Sed li fiaskas, do post kelkaj jaroj li denove provas, helpe de ĉefa kaj subĉefa sorĉistinoj, de s-ro Vastevidulo, la servistino Roksana kaj de la naiva onklo Pompo.
La personon Rumburak korpigis la aktoro Jiří Lábus. Rumburak aperas en la serioj de reĝisoro Václav Vorlíček »La fabela fianĉino« (»Arabela«, 1979/80), »La fabela fianĉino revenas« (»Arabela se vrací«) kaj en la filmo »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«).