Tábor: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ismo (diskuto | kontribuoj)
e intervikiaĵoj
Ismo (diskuto | kontribuoj)
e korektis polan intervikiaĵon
Linio 33: Linio 33:
[[en:Tabor]]
[[en:Tabor]]
[[nl:Tabor]]
[[nl:Tabor]]
[[pl:Tabor]]
[[pl:Tabor (miasto)]]

Kiel registrite je 23:50, 27 mar. 2005

GeografioEŭropoĈeĥioĈeĥio:Turismaj lokoj


Koordinatoj: 49°25'N; 14°40'E


Tábor estas urbo kun 37 000 loĝantoj, situanta en suda Bohemio, sur rivero Lužnice. La urbo estas famigita per husana tradicio kaj ĝi estas nomigita laŭ biblia monto Tabor. Ĝi estas historia centro, kiu fieras pro vico da eksterordinaraj memorigaĵoj. Nuntempa Tábor estas signifa centro de norda parto de la suda Bohemio. Ĝi havas multspecan industrion (maŝinan, elektroteknikan, lignan, vestindustrion, poligrafian, paperindustrion, nutraĵindustrion). Ekde la jaro 1991 ĝi fariĝis ankaŭ sidejo de Jihočeská univerzita (Sudbohemia universitato).

Laŭ trovaĵoj la loko estis loĝigita jam en la tempo de keltoj. En la 2-a duono de la 13-a jarcento estis konstruita burgo Burgejo. Apud la burgo elkreskis loĝdomaro de urba tipo. Fundamenton de la nuna Tábor metis Jan ŽIŽKA el Trocnov en la jaro 1420. Tiam ĝi estis zorgeme riparita, fortikigita kaj ĝi antaŭiĝis inter ĉiujn bohemiajn urbojn. Imperiestro Zigmundo la 1-a, en klopodo favorigi por si la urbon, avancigis Táboron en la jaro 1437 je reĝa urbo. En la jaro 1452 landa administranto Jiří z Poděbrad humiligis la urbon, li konkeris ĝin, kaj Tábor devis subiĝi al ĝenerala landa ordeno.

Politike la urbo staris je flanko de Jiří z Poděbrad kaj ĝi kreiĝis ankaŭ bonan rilaton al reĝo Vladislao la 2-a Jagello. En la jaroj 1532 kaj 1552 la urbo suferis pro incendioj. En la jaro 1547 la urbo ekrezistis al imperiestro Ferdinando la 1-a. Tiu subpremis la ribelon kaj Tábor estis senigita de vico da posedaĵoj. En la jaro 1611 ĝi estis prirabita de invado de pasovanoj. Post nobelara ribelo ĝi estis post longdaŭra sieĝado konkerita en la jaro 1621 de la imperiestra soldataro kaj en la jaro 1648 de svedoj. La urbo suferis grandajn perdojn kaj ekde tiu tempo ĝi jam neniam rekonsciiĝis. Ĝi plu restis meti-agrikultura urbo kaj samtempe grandega armea fortreso, tial ĝi estis ofte celo de malamikaj armeoj. En la jaro 1742 okupis ĝin francoj kaj bavoroj, en la jaro 1744 prusoj. En la jaro 1788, dum josefina tempo, estis deprenita aŭtonomio al la reĝaj urboj kaj anstataŭ ĝi estis enoficigitaj imperiestraj burggrafoj. Tiuj ĉi ŝanĝoj estis kunigitaj kun forta germanigo. La 19-a jarcento alportis post longa tempo denove prosperon de socia, lerneja kaj kultura vivo. Starigo de monumento al Jan Žižka en la jaro 1877 oni konsideras memorindan eventon. Evoluis ankaŭ lernejaferoj. La urbo fondis en la jaro 1862 realan gimnazion, kio estis la unua gimnazio, kies instrulingvo estis ekskluzive la ĉeĥa lingvo, en la eksa monarĥio. Ankaŭ nove malfermita pli alta ekonomia kaj ekonomie-industria landa lernejo famigis la urbon eĉ malantaŭ limoj. La ekonomia evoluo alportis ankaŭ grandegan kreskon de loĝantoj.

El historiaj memorigaĵoj ni povas trarigardi: Lichkovický dům (domon de Lichkovic-anoj), devenanta el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1440 kaj alikonstruita post granda incendio en la jaro 1532; Ctiborův dům (domo de Ctibor) estas unu el la plej rimarkindaj domoj en placo de Jan Žižka. La domo devenas el la tempo post la jaro 1532. Antaŭ la domo ĝis hodiaŭ konserviĝis ŝtontablo, la altaro el la tempo de husanoj, el kiu táboranoj akceptis utrakvismon. Škrochův dům (domo de Škroch) estas unu el la plej signifaj gotike-renesancaj urbaj konstruaĵoj en Bohemio.

En la placo de Jan Žižka foje staradis ŝtontabloj, ĉe kiuj táboranoj akceptis utrakvismon, estis ĉi tie ankaŭ komunuma ligna barelo, en kiun oni metis monon por bezonoj de la urbo. Meze de la placo staras la monumento de Jan Žižka el Trocnov. La urbodomo de Tábor enviciĝas en antaŭan lokon inter ĉeĥajn gotikajn memorigaĵojn, sed ĝi estas fiero eĉ inter la memorigaĵoj de Tábor. La urbodoma konstruaĵo estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1440.

Muzeoj estantaj en la urbo prezentas plejparte la historion de husmovado kaj la historion de la urbo.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto Tábor estas naskiĝurbo de František ZELENKA.


Subterejo en Tábor

Mezepokaj katakomboj en Tábor: Konstruado de keloj kaj subteraj katakomboj havis strategian, ŝirman kaj deponejan signifon. La subtera labirinto estas sub la placo. La kelojn ni trovos en du etaĝoj, volboj havas interspacon preskaŭ 6,6 m. La dua subtera etaĝo ne kreas kompletan sistemon, la unuopaj keloj ne estas kun la ceteraj ĉiam kunigitaj. La nivelo de la dua etaĝo enpenetras en profundaĵon preskaŭ 9 m. La estiĝon de la keloj ni envicigas en la tempon ĉirkaŭ la jaro 1500 kaj en komencon de la 16-a jarcento. Oni komencis haki la koridorojn kaj la kelojn precipe pro kaŭzo de ŝirmo de la loĝantoj antaŭ multnombraj incendioj. En limdisiĝo de 150 jaroj ĉi tie brulis proksimume kvindekfoje kaj dum tiuj ĉi katastrofoj la urbanoj kaŝis siajn bezonaĵojn en la subterejon. Sed ili kaŝis ĉi tien ankaŭ nutraĵojn kaj bieron, kiun oni kuiris en Tábor. La strategia signifo de la katakomboj validiĝis en la tempoj de milita endanĝerigo. En la jaro 1937 estis alirebligitaj por publiko la unuaj tri keloj, el kiuj unu estas sub la urbodomo kaj la alia sub preĝejo, staranta en la placo. Nuntempe estas por publiko alirebla parto de la subteraj koridoroj, kondukantaj sub la placo de Tábor kaj kies longeco estas preskaŭ 800 metroj. La enirejo en la subterejon estas en la malnova urbodomo kaj la elirejo en malantaŭa parto de domo n-ro 6.

Dosiero:SubterejoenTábor.jpg
Subteraj koridoroj sub la placo en Tábor