Jerzy Fornal: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e Korekto de ĉapelitaj literoj |
e Ligo al ARKONES |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
kaj apogo de la edzino fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro |
kaj apogo de la edzino fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro |
||
prezentinta sin en plimultaj eŭropaj kaj multaj ekstereŭropaj landoj. |
prezentinta sin en plimultaj eŭropaj kaj multaj ekstereŭropaj landoj. |
||
Malgraŭ sia aĝo li ĉiujare sukcese prezentas dum ARKONES |
Malgraŭ sia aĝo li ĉiujare sukcese prezentas dum [[ARKONES]] |
||
(http://www.arkones.republika.pl/) novan spektaklon kaj imponas per energia |
(http://www.arkones.republika.pl/) novan spektaklon kaj imponas per energia |
||
ĉeesto en aliaj programeroj. Jerzy Fornal gvidis la kurson pri aktora/sceneja movo kaj prezentis „Grabowski en Esperanto-poezio" en XVII-aj ARKONES |
ĉeesto en aliaj programeroj. Jerzy Fornal gvidis la kurson pri aktora/sceneja movo kaj prezentis „Grabowski en Esperanto-poezio" en XVII-aj ARKONES |
Kiel registrite je 15:01, 23 dec. 2002
Aktoro laŭ profesio, en la esperantista mondo dank'al sia persisto, talento kaj apogo de la edzino fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro prezentinta sin en plimultaj eŭropaj kaj multaj ekstereŭropaj landoj. Malgraŭ sia aĝo li ĉiujare sukcese prezentas dum ARKONES (http://www.arkones.republika.pl/) novan spektaklon kaj imponas per energia ĉeesto en aliaj programeroj. Jerzy Fornal gvidis la kurson pri aktora/sceneja movo kaj prezentis „Grabowski en Esperanto-poezio" en XVII-aj ARKONES kaj "Aniaro" en XVIII-aj .
En Varsovio oni ofte povas ĝui liajn Esperanto-spektaklojn en "Muzeo Pri La Azio Kaj Pacifiko".
Jerzy Fornal laboras kiel aktoro de la Nacia Teatro en Varsovio, kaj debutis en la E-teatro en 1982. De tiam li prezentiĝis en nau tre variaj monodramoj per kiuj li respegulas la sorton de la individuo en la socio "Prikanti la homan sopiron", lirik-poeziaĵo bazita en la poezio de la pola poeto Zdzislaw Laczkowski, tradukita de Kris Long; "Virino kvar bildoj", ampoezio de diversaj poetoj tradukita de William Auld; "Aniaro", poezia-muzika spektaklo, tradukita, ankau de William Auld, el sveda epopeo verkita de Harry Martinson. (http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/eo/JerzyAniaro.htm). "Sopiro-laboro-espero", bazita je la poezio de Zamenhof "Einstein - konfeso el Ĉeolo" (de Gunnar Gällmo ) "Wolfgangerl" (de Gunnar Gällmo ), pri la vivo de Mozart "Tajdo de la vivo", bazita je la monologo "Brando" de Emilia Lapenna "Eduko danĝera" kaj "Vagabondo", ambau de la angla verkisto Harald Brown
ĈIUMONATA RENDEVUO KUN TEATRO ESPERO EN VARSOVIO De septembro 1998 ĝis junio 1999 ĉiumonate je la unua lundo okazis prezento de la Teatro "Espero" en Varsovio, kies motoro estas la konata artisto Jerzy Fornal. La repertuaro proponas monologojn, plej ofte originale verkitaj en esperanto. La 7an de junio Jerzy Fornal prezentos specialan omaĝon al la 75a naskiĝjaro de William Auld kaj Marjorie Boulton, per la enscenigo de ilia kunverko "Rimleteroj". La spektakloj okazas ĉiam en la artgalerio Nusantara, str. Nowogrodzka 18, ekde la 17h00. Unu horon pli frue Zofia Banet-Fornalowa gvidas konversacian rondon pri la E-kulturo.