Ciklo de Carnot: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg, eu, pt, ru, sr, uk forigo de: th modifo de: de, en, es, sl
Linio 27: Linio 27:
[[Kategorio:Termodinamikaj cikloj]]
[[Kategorio:Termodinamikaj cikloj]]


[[bg:Цикъл на Карно]]
[[cs:Carnotův cyklus]]
[[cs:Carnotův cyklus]]
[[de:Carnot-Prozess]]
[[de:Carnot-Kreisprozess]]
[[en:Carnot heat engine]]
[[en:Carnot cycle]]
[[es:Máquina de Carnot]]
[[es:Ciclo de Carnot]]
[[eu:Carnoten zikloa]]
[[fr:Cycle de Carnot]]
[[fr:Cycle de Carnot]]
[[he:מנוע קרנו]]
[[he:מנוע קרנו]]
Linio 37: Linio 39:
[[nl:Carnotcyclus]]
[[nl:Carnotcyclus]]
[[pl:Cykl Carnota]]
[[pl:Cykl Carnota]]
[[pt:Ciclo de Carnot]]
[[ru:Цикл Карно]]
[[sk:Carnotov cyklus]]
[[sk:Carnotov cyklus]]
[[sl:Carnotov izrek]]
[[sl:Carnotova krožna sprememba]]
[[sr:Карноов циклус]]
[[th:เครื่องจักรความร้อนการ์โนต์]]
[[tr:Carnot çevrimi]]
[[tr:Carnot çevrimi]]
[[uk:Цикл Карно]]
[[zh:卡诺循环]]
[[zh:卡诺循环]]

Kiel registrite je 06:56, 12 maj. 2008

Ciklo de Carnot en pV spaco
Ciklo de Carnot en TS spaco

La ciklo de Carnot [karNO] estas termodinamika ciklo kiu konsistas el kvar termodinamikajn procesojn, du izotemperaturajn procesojn kaj du izovarmajn procesojn. Ĝi priskribas, kiel varmo-motoro transformas varmo-energion al movo-energio.

Ĝin priskribis Sadi Carnot, kiu en la jaroj 1820-aj esploris pri termodinamiko.

La ideala maŝino de Carnot konsistas el cilindro kaj pisto, gaso en la cilindro kaj du rezervujoj, unu de alta temperaturo Ta, unu de malalta temperaturo Tc. (La dua povas esti la "medio".) La ciklo konsistas el jenaj fazoj, kiujn trairas materio (gaso) periode varmigata kaj malvarmigata:

  1. Inversigebla izotemperatura kunpremado de la gaso je malalta temperaturo Tc. La gaso estas en kontakto kun la malvarma rezervujo, kiu malhelpas varmiĝon, kiun normale kaŭzus la kunpremado.
  2. Inversigebla izovarma kunpremo. La gaso estas pli kunpremata, sen kontakto al iu varmorezervujo. Ĝi estas izolita, tiel ke neniu varmo povas en- aŭ eliri. La gaso estas kunpremata ĝis atingo de Ta.
  3. Inversigebla izotemperatura dilatiĝo (ekspansio) je alta temperaturo Ta. Dum tiu fazo la ekspansianta gaso movas la piston, kiu kapablas pludoni sian movoenergion. Por teni la temperaturon konstanta necesas aldoni varmo-energion el la varma rezervujo.
  4. Inversigebla izovarma dilatiĝo. Ankaŭ por tiu fazo necesas varmo-izolo de pisto kaj cilindro, tiel ke varmo ne povas en- aŭ eliri tra ili. La ekspansio de la gaso produktas plian movoenergion; la gaso malvarmiĝas ĝis temperaturo Tc. La komenca stato estas atingita, la ciklo povas rekomenciĝi.

La kunpremado dum fazoj 1 kaj 2 postulas movoenergion, sed la fazoj 3 kaj 4 produktas pli da movoenergio.

Efikeco de ciklo Carnot

Efikeco de la ideala Carnot-ciklo (sen energiperdo) dependas nur de la du temperaturoj kaj estas

La ciklo estas aplikebla ankaŭ al varmo-pumpilo, kiu laŭ la samaj principoj transformas movoenergion al temperatur-diferenco.

Vidu ankaŭ