Uzanto-Diskuto:Lun Vulp

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Lun Vulp!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi.  -- Yekrats 19:20, 22. Okt 2006 (UTC)

Grashokeo[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi redaktos plu paĝon pri grashokeo? Petro@diskkont 17:02, 6. Okt 2007 (UTC)

Mi petas vin do ne kreu tiajn paĝojn. Se vi volas havi ilin kaj ne volas skribi ilin, skribu iliajn nomojn en ŝablonon:Dezirata. Petro@diskkont 17:13, 6. Okt 2007 (UTC)
Hokeomo estas simple hokeo. Tian vorton eĉ ne PIV enhavas. Petro@diskkont 17:23, 6. Okt 2007 (UTC)

Bonvolu ne intermiksi la vortojn "graso" kaj "herbo". La du sportoj nomiĝas "hokeo" (ludita sur herbo) kaj glacihokeo (ludita sur glacio). --Kunar 22:58, 12. Okt 2007 (UTC)

Malplenaj artikoloj[redakti fonton]

Bonvolu NE krei malplenajn artikolojn. Ili estos forigitaj. Por "ĝerma nivelo", oni nepre aldonas minimume tri plenajn frazojn. Dankon. -- Yekrats 00:42, 18. Okt 2007 (UTC)

Mi ne scias kiel fari subpaĝon tie. Provu per signo / (Kiel ĉe simplaj paĝoj). Narvalo 04:35, 25. Okt 2007 (UTC)

Subpaĝoj[redakti fonton]

Tio ŝajnas bona kaj utila trajto de Mediawiki, sed mi ne estas sciema por ŝalti ĝin. Eble vi povas babili kun Brion Vibber (kiu estas programisto ĉe Meta) aŭ Arno Lagrange, unu el ili scias pli pri la program-trajtoj ol mi. Bonan ŝancon... -- Yekrats 01:29, 5. Nov 2007 (UTC)

Mi petis ke la subpaĝa funkcio estu aktivata en la artikola (ĉefa) nomspaco en esperanta Vikipedio ĉi tie. Mi ne scias ĉu estas la plej trafa loko por ke tio estu iam efektivigita. Bv plu esplori ĉu estas pli taŭga loko por tio kaj sciigu al mi ĉu vi sukcesis atingi ion. Arno Lagrange  09:21, 17. Nov 2007 (UTC)
Hi everyone. I can't read Esperanto, but this user has asked on my talk page at MediaWiki.org to activate subpages in the main namespace. So I submitted bug 12338. Greetings, SPQRobin 12:30, 18. Dec 2007 (UTC)

Paĝoj pri Olimpikoj[redakti fonton]

Kara Arkadiusz,

vi tre diligente kaj dankinde kreis multajn paĝojn pri la unuopaj someraj kaj vintraj Olimpikoj. Tamen la paĝoj ankoraŭ havas multajn spurojn de la origina angla lingvo, kaj ankaŭ aliajn malglataĵojn, kaj la laboro evidente ne jam estas finita. Ekzemple en ŝablono, kaj sur ĉiu paĝo, vi uzis la vorton "logogrifo" kiam temas pri "emblemo" (se vi volas, vidu en vikipedio kio estas logogrifo), kaj uzas la esprimon "InfoPriLogogrifo" por "InformoPriEmblemo" (se la vorto "info" samus al informo, ankaŭ "telo" samus al telefono, "adro" al adreso, "neco" al necesejo, kaj ekestus multegaj slangaj vortoj, kiuj ne plu kompreneblus - iuj slangaj mallongigoj eĉ imageblas en Esperanto, sed ili devas esti konvencio inter multaj lingvanoj, kaj prefere ŝparu multajn silabojn, ne nur unu...). Tion mi ĉie ĝustigis. Krome vi bele uzis la de mi en la esperanta vikipedio kreitajn ŝablonojn, kiuj el trilitera landokodo laŭ normo ISO 3166-1 kreas nacian flageton kaj landonomon - tamen videbliĝas, ke la IOK (kaj la de vi tradukitaj anglaj vikipediaj paĝoj) uzas tute aliajn triliterajn landokodojn ol la internacia normo ISO 3166-1: Mi laŭ la ekzemplo de la Somera Olimpiko 1992 kreis multajn redirektigojn, kiuj ligas la kodojn de IOK al la ŝablona sistemo, ĉar aliflanke ekzistas amaso da ruĝo sur la paĝoj sur ĉiu paĝo. Mi ne kontrolis sur ĉiu paĝo pri Olimpiko... Eble ekzistas ankoraŭ aliaj IOK-kodoj de landoj, kiuj ne partoprenis dum 1992, kaj kiujn mi ne jam trafis. Du problemetoj do solvitaj - tria problemo: Via ŝablono Ŝablono:ŜtatoEnOlimpiko ne kongruas kun la paĝoj pri Olimpiko, ĉar ĝi ĉie kreas malplenan subpaĝon pri ĉiu nacia olimpika teamo, dum en la anglaj originalaj paĝoj tradukitaj de vi aldoniĝis nur la nombro de naciaj olimpikaj atletoj. Mi tial ŝanĝis vian ŝablonon tiel, ke ĝi kongruas kun viaj paĝoj, kaj nomis vian ideon pri ŝablono Ŝablono:ŜtatoEnOlimpikoKunTeamo ... se vi (aŭ iu alia diligentulo) vere volus krei subpaĝojn pri ĉiu nacia teamo de ĉiu Olimpiko (mi dubus ĉu tia laboro fareblus), eblus simple en tekstoprilaborilo aldoni la vorteron "KunTeamo" en la koncernaj lokoj de la artikoloj.

Malgraŭ tiuj tri riparoj restas multo neperfekta en la paĝoj: ekzemple la oficiala malfermanto ĉie nomiĝas laŭ la angla vikipedio, ekzemple "Juan Carlos" anstataŭ Johano Karlo la 1-a (Hispanio) aŭ "Queen Elizabeth" anstataŭ Elizabeto la 2-a (Britio). Se ne ŝanĝi la koncernajn artikolojn, endas almenaŭ konstrui redirektigojn de tiuj nomoj al la veraj paĝoj, alikaze ligoj estas ruĝaj, kvankam ja ekzistas paĝoj pri la personoj. Aŭ alia detalo: En kelkaj paĝoj mi hazarde trovis en la tabeloj pri medaloj la vorton "host nation", kio forgesiĝis esperantiĝi... Kie mi trovis, mi anstataŭigis la anglalingvaĵon per "gastiganta nacio", sed mi ne trakribis ĉiun paĝon. Tria detalo: En plej multaj lokoj ankoraŭ mankas emblemo de la koncerna olimpiko. Endus transporti ankoraŭ multajn de aliaj naciaj vikipedioj al la esperanta (kaj tiukaze indas elekti laŭeble simplajn dosieronomojn, ekzemple "Somera Olimpiko 1996.png" aŭ iom malpli klare "Atlanto 1996.png". Se ne troveblas emblemo, rekomendindus la dosiero:olimpia flago.svg.

Ne miskomprenu min, ke mi volus kritiki vin pri malbona laboro: Vi klare faris bonan laboron, sed ĝi simple ankoraŭ aspektas ne tute finita (fakte eĉ tre nefinita...).

Sincere salutas, ThomasPusch 08:51, 27. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Kol-komenco, Ŝablono:Kol-2, Ŝablono:Kol-fino[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Mi ĵus vidis, ke vi enmetis tri novajn ŝablonojn: {{Kol-komenco}}, {{Kol-2}}, {{Kol-fino}}. Ĉu vi povus plenigi la dokumentadojn, kies ligiloj pro la ŝablono {{dok}} jam ekzistas. Krome mankas ankoraŭ intervikiaj ligiloj inter la tri ŝablonoj kaj iliaj ekvivalentoj en alilingvaj vikipedioj. El kiu vikipedio vi prenis ilin? Se estas la angla aŭ la pola, vi nur devus mencii ĉi tie la nomojn. Tiam mi povos helpi al vi pri la dokumentado kaj la intervikiaj ligiloj. Kore --Tlustulimu 18:27, 10. Jan 2008 (UTC)

Saluton, Arkadiusz. Mi ĵus skribis malgrandan dokumentadon por la ŝablono {{Kol-komenco}}, ĉar kompare al la angla originalo ankoraŭ mankas kelkaj ŝablonoj kaj tial ankaŭ alternativaj uzeblecoj. Krome mi metis tien ligilojn al la ŝablonoj {{Multkolumna}}, {{Kolumnorompo}} kaj {{Finmultkolumna}}. Kore --Tlustulimu 14:51, 11. Jan 2008 (UTC)

Ŝablono:Komunumo pl[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Mi hieraŭ alinomis vian ŝablonon Ŝablono:Komunumo pl en {{Informkesto komunumo pl}}, por alĝustigi ĝian titolon al iam proponita nomskemo por infomrkestoj. Kore --Tlustulimu 12:18, 9. Jul 2008 (UTC)

La menciita ŝablono jam estis forigita en 2016. --Tlustulimu (diskuto) 15:13, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Vilaĝo pl[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Mi ĵus alinomis la ŝablonon Ŝablono:Vilaĝo pl al {{Informkesto vilaĝo pl}} pro la nomskemo por informkestoj: Helpo:Informkestoj. Bonvolu estonte atenti la nomskemon. Krome mi aldonis la kategorion Kategorio:Ŝablono:Informkesto kaj la CSS-klason infobox. Kore --Tlustulimu 14:53, 8. Sep 2008 (UTC)

La menciita ŝablono estis forigita antaŭ kelkaj tagoj, post konstato, ke ĝi estis ege malofte uzata kaj tial prefere anstataŭata per pli ofte uzata kaj pli taŭga ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 15:14, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Universala Navigilo[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Kial vi kreis la ŝablonon {{Universala Navigilo}} anstataŭ alinomi {{Universala Navigado}} al tio? Ĉu vi ne konas la rajdanton "alinomu", kiu troviĝas inter "historio" kaj "atenti"? Kore --Tlustulimu 17:29, 20. Okt 2008 (UTC)

La supre menciitajn alidirektilojn mi ĵus forigis, ĉar ili kondukis al ŝablono jam forigita en 2009. --Tlustulimu (diskuto) 15:11, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto landvojo[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Dankon pro la funkcianta ŝablono {{Informkesto landvojo}}. Mi ĵus donis al ĝi dokumentadon kaj iomete korektis ĝian helpan ŝablonon por la legendo. Ĉu vi povus aldoni intervikian ligilon? Kore --Tlustulimu 18:05, 21. Okt 2008 (UTC)

(+) Mi ĵus aldonis intervikian ligilon al {{Informkesto landvojo}}. Nun mi esperas, ke la ligita ŝablono estis la bazo por via kreaĵo. Se ne, vi ja povas ŝanĝi la intervikian ligilon. Kore --Tlustulimu 18:31, 21. Okt 2008 (UTC)

Ŝablono:Aŭtovojo-PL[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Dankon pro la ŝablono {{Aŭtovojo-PL}}, kies dokumentadon mi ĵus kreis. Ĉu vi povus aldoni pliajn klarigojn pri la parametroj? Kore --Tlustulimu 15:56, 23. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Arkadiusz. Dankon pro via aldono. Kore --Tlustulimu 17:27, 23. Okt 2008 (UTC)
Saluton Arkadiusz, bonvolu rimarki, ke mallongigo por la pola numer estas n-ro en Esperanto. Dankon. Kerio 14:25, 24. Okt 2008 (UTC)

Projekto pri ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Mi rimarkis, ke vi kelkfoje kreas novajn ŝablonojn. Ĉu vi eble emas aliĝi al Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono? El la listigita kvinopo nur duopo estas aktiva, nome Arno kaj mi. Unu eĉ pereis en februaro 2008. Krome ĉiu helpanto estas bonvena. Mi jam ekde kelkaj monatoj okupiĝas pri la sistematigo de la informkestoj. Ĉu vi eble emas aranĝi la aŭtovojajn ŝablonojn por aliaj landoj? Kore --Tlustulimu 16:55, 24. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Arkadiusz. Mi ĝojas, ke vi emas aliĝi al la tre malgranda anaro, kiu okupiĝas pri ŝablonoj. Ne gravas, ke vi estas komencanto pri ŝablonoj, ĉar vi ja ĉiam povas demandi min aŭ Arnon, se vi havas demandon. - Estis bona ideo, alinomi la ŝablonon Aŭtovojo-PL al {{Aŭtovojo}}, ĉar tia ŝablono ĝis nun ne ekzistis. - Vi povas enskribi vian nomon en la paĝon Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono/Partoprenantoj, por ke la aliaj partoprenantoj sciu, ke vi emas kunhelpi. - La pola vikipedio ja havas bonajn ŝablonoj, kiujn vi povas pli facile traduki ol mi. Mi iam lernetis la polan en popola altlernejo, sed mankas al mi praktiko. Kore --Tlustulimu 12:21, 27. Okt 2008 (UTC)

Vikipedio:Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj‎‎[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Mi ĵus aldonis al Vikipedio:Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj‎‎ pliajn ŝablonojn, kiuj estas uzataj por vojaj artikoloj. Kore --Tlustulimu 13:11, 31. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Arkadio. Ĉu ne estas alilingvaj paĝoj por ligi tiun? Ĉu ankaŭ ne en la pola? Mi ne komprenas la polan kaj ne povas serĉi ilin. Dankon.--kani 20:25, 8. Jan 2009 (UTC)

Provejo de ŝablono[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Ĉu vi jam konas la novan eblecon havi por ĉiu ŝablono apartan provejon? Se ne, bonvolu rigardi al la fina parto de la ŝablona dokumentado de {{Informkesto vojo}}. Tie estas kelkaj novaj ligiloj sub la dika horizontala linio. Detaloj troviĝas en Vikipedio:Provejo de ŝablono. Kore --Tlustulimu 11:55, 5. Feb 2009 (UTC)

Provejo de ŝablono[redakti fonton]

Koran dankon pro via informo min pri Provejo de ŝablono. Mi okaze demandis vin kion vi pensas pri mia proponoj en Vikipedia diskuto:Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj? --Arkadiusz Zychewicz 12:15, 5. Feb 2009 (UTC)

Petu kaŝigon[redakti fonton]

Bonvolu peti kaŝigon de via roboto kun nomo Azr.Bot Kerio 08:36, 4. Mar 2009 (UTC)

Mi vidis, ke vi jam faris la peton en Vikipedio:Permespeto por robotoj. Do, tiuokaze demandu Arnon Lagrange, kiu faras la kaŝigon, aŭ demandu iun administranton. Kerio 16:56, 4. Mar 2009 (UTC)

Via informkesto[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Mi ĵus alinomis vian informkeston al {{Informkesto dosiera formato}}, donis al ĝi kaplinion kaj iom formatigis ĝin. Krome mi korektis la unusolan artikoleton CSV, en kiu ĝi estas nun uzata kun la nova titolo. La malnova ŝablona titolo ne plu funkcias, ĉar mi uzis la okazon tuj forigi la aŭtomate kreeblan alidirektilon. Kore --Tlustulimu 15:17, 17. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Arkadiusz. Mi ĵus korektis la ŝablonon {{Informkesto dosiera formato}} kaj aldonis al ĝi tri novajn nedevigajn parametrojn. Krome mi korektis la unusolan artikoleton CSV. Kore --Tlusta 12:19, 2. Jun 2009 (UTC)

Kara Arkadiusz, mi vidis, ke vi voĉdonis por la varianto 1, mi havas la impreson, ke vi tamen ne realizis, kian konsekvencon tia rigida (superflua) regulo havos: Oni poste devus decidi aŭ por "ujo" aŭ por "io"! La rezulto estas, ke oni poste (en ĉiuj artikoloj de la vikipedio - tiel tekstas la propono) ne plu rajtus uzi au la formon "Germanio" aŭ la formon "Germanujo": Tio estus tute absurda regulo neniel pravigebla! Mi supozas, ke vi verŝajne pripensinte la konsekvencon, kiun la proponintoj de la baloto kaŝis lerte, ŝaĝos vian opinion. Persone mi favoras la kvaran opcion (pli demokrate estintus, se ni unue entute, kiel mi proponis voĉdonintus nur pri la demando ĉu entute tia regulo necesas aŭ ne, sed ŝajane tio ne estas la volo de la plimulto, do ni nun havas la kvar alternativojn, el kiuj laŭ mi la kvara estas la plej eltenebla)DidiWeidmann 11:18, 24. Jun 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto[redakti fonton]

Saluton Arkadiusz! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 21:57, 29. Jun 2009 (UTC)

Termodinamiko[redakti fonton]

Rigardu tien - Termodinamiko kaj rilatajn paĝojn pri la termodinamiko. Zuazua 09:55, 9. Aŭg 2009 (UTC)

Kategorio aŭtovojoj de/en[redakti fonton]

Kara amiko, laŭ la interkonsento pri nomigo de kategorioj devas esti Aŭtovojoj de Pollando kaj Aŭtovojoj de Germanio" (oni decidis, ke kun malmultaj ekzemploj - nome la tipo natura objekto en lando fakte oni utiligu ĝenerale la prepozicion "de", por eviti la kreadon de paralelaj kategorioj (se ne estas unueca sistemo, tiam homo ne trovante kategorion, kreas novan, kaj ups ni havas tuj paralelajn kategoriojn ... [ne temas pri lingva prefero kiel en la kazo de io/ujo sed simple pri praktika konvencio por atingi ke ĉiuj objektoj de sama kategorio troviĝu en tia kaj por faciligi la enkategoriigon de novaj artikoloj] Amike DidiWeidmann 13:46, 16. Aŭg 2009 (UTC))

Vi tamen konvinkis min pri la ŝovo de la diskuto al la projekto vojoj. Mi tamen lasis en la ĝenerala diskutejo la indikon pri la ŝovado esperante, ke tiel la ĝenerala uzantaro sekvon la ligilon.

Mi cetere vidas certan neklarecon en la artikolo aŭtovojo: ekspresvojo nun simple alidirektiĝas al aŭtovojo kaj en la artikolo ŝoseo miksiĝas multaj aspektoj. Devas esti tri apartaj artikoloj, ĉar ja temas pri malsamaj aferoj. Dum aŭtovojo kaj ekspresvojo estas aparte klasigitaj ŝoseoj, la ĝenerala esprimo ŝoseo ja nur ion diras pri la konstrumaniero de la vojo. Dum vojo povus esti pado, ŝoseo, aŭotovojo, strato aŭ ja eĉ akvovojo ja ŝoseo priskribas difinitan konstrutipon da vojo aŭ strato. Por la aŭtovojoj kaj la rapdivojoj estas minimumaj normoj praktike tutmonde akcpetita en kadro de internaciaj interkonsentoj. La artikolo aŭtovojo nun miksas aŭtovojojn kaj ekspresvojojn. Almenaŭ la minimumaj internaciaj normoj devas esti respektitaj. Poste la artikolo devas atentigi pri la ĉefaj naciaj diferencoj. Ĉu vi kaj aliaj povus helpi al la plibonigo de tiu artikolo?DidiWeidmann 15:30, 19. Aŭg 2009 (UTC) Amike DidiWeidmann 15:30, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Uzante {{Olimpika nacia teamo}} atentu ne aldoni linisaltojn. Mi forigis tiujn kiuj troviĝis en Vintra Olimpiko 2006/Nacia teamo de Pollando kaj ĉio estis en ordo. Por kontroli kiel funkcias ŝablono bonvolu uzi la Ŝablonetendilon; per ĝi mi rimarkis ke estis linisaltoj post 'Pollando' tial la ligilo estis difektita. --Arno Lagrange @ 19:00, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Mi mallertas pri ŝablonoj, sed vidis, ke estas gramatika eraro en la aperata redakto "nenion medalon" anstataŭ neniun medalon aŭ eĉ nenian medalon, sed mi ne povas korekti ĝin, ĉar aperas aŭtomate. Se tio devenas el ŝablono mi timas, ke la eraro daŭre aperos aliloke.--kani 22:33, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Informkesto por sportistoj[redakti fonton]

Arkadiusz, mi dankas vian zorgon. Mi decidis respondi ĉi tie, ĉar la babilado povas esti longeta. Eble unu ŝablono sufiĉas, ne estante necesa alia aparta por olimpikistoj, ĉar la ĝenerala ŝablono jam povas havi spacon por ke oni metu informojn pri olimpikoj kaj medaloj.

Bonaj ŝablonoj estas tiuj jam ekzistantaj en la angla kaj en la portugala. Vidu ekzemplojn:

- (angle) Michael Phelps - (portugale) Daiane dos Santos

Mi trovas la portugallingvan tre eleganta, ĉar ĝi havas la olimpian simbolon supre en la informkesto. Tamen la angla kaj ĝi estas preskaŭ samaj, mi pensas.

Informoj, kiuj estus interesaj:

  • Informkesta supro: ĉefnomo de la sportisto kaj la olimpia simbolo (kiel tiu en la portugallingva vikipedio)
  • bildo/foto de la sportisto
  • bildograndeco
  • bildopriskribo

-

  • kompleta nomo
  • sportista nomo (multfoje la sportisto estas konata per karesnomo aŭ alia nomo, ke ne la propra kompleta nomo; ekz-e: Pelé, la futbalisto, kies nomo estas Edson Arantes)
  • kromnomoj (nomoj kaj neformalaj titoloj gajnitaj de la sportisto; ekz-e: Ronaldinho, aŭ lastatempe nur Ronaldo, futbalisto, konata kiel Fenômeno - "La Fenomeno")
  • lando (gravas; estas malsama al naskiĝo, ĉar kelkfoje sportisto naskiĝis en alia lando, tamen reprezentas nuntempe ne sian naskiĝlandon; ekz-e: Flávio Canto, naskiĝis en Anglujo kaj reprezentas Brazilon)
  • naskiĝo (dato, urbo, lando)
  • morto (same)

-

  • sporto (ekz-e ĵudo, naĝado, gimnastiko, futbalo ktp.)
  • specialiĝo (ekz-e grundbatalo, papilinaĝo, sola gimnastiko ktp.)
  • alto
  • pezo

-

Jen kion mi pensas, Arkadiusz. Ĉu vi aldonus ion plie? Eĉ povus meriti, tamen por komenco, mi pensas, ke tiel bonas. -- Fernando Maia Jr. 16:14, 10. Nov 2009 (UTC)

Ark, saluton! Nur por kundividi novaĵon, la ĵudisto Flávio Canto vizitis "sian" artikolon en nia Vikipedio. :) Nuntempe ni uzas la prisportitajn artikolojn por allogi sportistojn apogi Esperanton en Brazilo. Tial la graveco de belaj ŝablonoj. Dankon pro la helpo!--Fernando Maia Jr. 14:02, 14. Nov 2009 (UTC)
Ark, resaluton! Dankon. Mi testos ĝin en Flávio Canto. Mi jam vidis, la ŝablono devigas fiksitan manieron komenci la artikolon. Tio ne estas bona, ĉar multaj artikoloj petas adapton en la komenco (ekz-ze lernigi la nomprononcon, prezenti aliaj manieroj nomi la atleton, ktp.). Krom tio, la ŝablono metas flagon en la tekston, kio estas sufiĉe malvikipedia (malmora). Tio devas ŝanĝiĝi, mi pensas. Tamen grandan paŝon ni jam faris, dankegon. Mi diskutos pli en la ŝablon-paĝo, kiam mi estos alveninta hejmen.--Fernando Maia Jr. 18:53, 17. Nov 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:37, 24. Dec 2009 (UTC)

Sub tiu titolo vi enmetis ne Armenion sed Argentinon. Nun estas miksaĵo, sed ne eblas nur alinomigi, ĉar oni mortigos tiun eksan nomon kaj poste ne eblos fari Armenion.--kani 19:36, 18. Jan 2010 (UTC)

Diskuto:Vintra Olimpiko 2010[redakti fonton]

Bonvolu rigardeti la paĝon Diskuto:Vintra Olimpiko 2010 por vidi respondon de mi...

Sincere, ThomasPusch 15:31, 16. Feb 2010 (UTC)

Projekto:Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton Arkadiusz, vi decidis partopreni al projekto:Ŝablonoj. Mi petas vin atentigi la diskutpaĝon de la projekto kaj partopreni al diskutojn :) Dankon por via pacienco --→ Airon 11:34, 27. Maj 2010 (UTC)

Prosba o polskiej wersji[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi povus traduki artikolon pri ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio en la polan? Vidu Prosba o polskiej wersji

Ŝablono:FL-linio[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz. Mi ĵus trovis ŝablonon, kiun vi foje kreis kun la nomo {{Fervojo}}. Sed ĝia titolo nun estas {{FL-linio}}. Ĝi ja apartenas al la projekto Vikipedio:Informkesto fervojlinio kaj tial havu nomo kiel la aliaj tieaj ŝablonoj. Sed la malnova nomo plu ekzistas kiel alidirektilo, por ke la artikoloj, kiuj jam enhavas ĝin, restu bonaj. Amike --Tlustulimu 17:55, 30 Jun. 2011 (UTC)

Ŝablono:Grafeoteorio‎‎ kaj intervikioj[redakti fonton]

Saluton, Arkadiusz Zychewicz. Mi vidis, ke vi ne aranĝis la intervikiojn de Ŝablono:Grafeoteorio‎‎ laŭ malnova kaj nova sistemoj. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q15142832, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 10:41, 10 Nov. 2013 (UTC)

Forigo
Saluton Lun Vulp, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Gamliel Fishkin (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Angula situo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Template:NomoDeStato[redakti fonton]

Hello! Can you make it possible for flag variants for the Template:NomoDeŜtato. That can be very useful in regard to that the flags have changed over the years. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 20:24, 14 maj. 2022 (UTC)[Respondi]