Jerzy Fornal: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Esperanta Kulturo]] > [[Esperanta Teatro]] > Jerzy Fornal
----

'''Jerzy Fornal''', aktoro laŭ profesio, en la esperantista mondo dank'al sia persisto, talento
'''Jerzy Fornal''', aktoro laŭ profesio, en la esperantista mondo dank'al sia persisto, talento
kaj apogo de la edzino fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro
kaj apogo de la edzino fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro

Kiel registrite je 21:00, 18 maj. 2008

Jerzy Fornal, aktoro laŭ profesio, en la esperantista mondo dank'al sia persisto, talento kaj apogo de la edzino fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro prezentinta sin en plimultaj eŭropaj kaj multaj ekstereŭropaj landoj. Malgraŭ sia aĝo li ĉiujare sukcese prezentas dum Arkones novan spektaklon kaj imponas per energia ĉeesto en aliaj programeroj. Jerzy Fornal gvidis la kurson pri aktora/sceneja movo kaj prezentis „Grabowski en Esperanto-poezio" en XVII-aj Arkones kaj "Aniaro" en XVIII-aj. Li ankaŭ aperis en festivalo KAFE en Tuluzo en la jaro 2000 kie li prezentis "Aniaro".

En Varsovio oni ofte povas ĝui liajn Esperanto-spektaklojn en "Muzeo Pri La Azio Kaj Pacifiko".

Jerzy Fornal laboras kiel aktoro de la Nacia Teatro en Varsovio, kaj debutis en la E-teatro en 1982. De tiam li prezentiĝis en naŭ tre variaj monodramoj per kiuj li respegulas la sorton de la individuo en la socio

Ĉiumonata rendevuo kun Teatro Espero en Varsovio

De septembro 1998 ĝis junio 1999 (kaj ankaŭ en la jaroj 2001-2002) ĉiumonate je la unua lundo okazis prezento de la Teatro Espero en Varsovio, kies motoro estas la konata artisto Jerzy Fornal. La repertuaro proponis monologojn, plej ofte originale verkitaj en esperanto. La 7an de junio Jerzy Fornal prezentis specialan omaĝon al la 75a naskiĝjaro de William Auld kaj Marjorie Boulton, per la enscenigo de ilia kunverko "Rimleteroj". La spektakloj okazis ĉiam en la artgalerio Nusantara, str. Nowogrodzka 18, ekde la 17h00. Unu horon pli frue Zofia Banet Fornalowa gvidis konversacian rondon pri la E-kulturo.

Eksteraj ligoj